Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/130

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

troviĝis en okazo de rajta defendo, tiam, dank’ al lia bona antaŭa konduto, la senkulpigo estus certa. Sed kontraŭe Fernando sin enfermas en sovaĝan silentiĝon, kiu lin neeviteble pereigos. Li montras forton de voleco, kiun neniam mi estus supozinta en lia animo.

— Ci do ne al li klarigis la konsekvencojn de lia sintenado?

— Mi lin petis, petegis, je l’ nomo de ĉiuj personoj, kiujn li amas, kaj kiujn li malesperigas: li restis neŝancelebla.

— Kiamaniere ci klarigas tian obstinemon?

— Kredeble troviĝas virino funde de ĉiuj tiuj mallumaĵoj.

— Ha! ne; ci eraras; mi estas certa: Fernando amegas Beatricon, kaj estas nekapabla ŝin trompi.

Klozelo havis skeptikan rideton.

— Li estis edzo tiel malmulte, li respondis, ke ne estas neverŝajne ...

— Ha! la viroj! ekkriis Juliino kolertone. Ne ekzistas do unu el ili, al kiu oni povas fidi? Tiam se mi malsaniĝus sammaniere kiel sinjorino Herbeno, ci estus kapabla ...

— Ĉarmulino, respondis Eduardo, kisante sian edzinon, tial ke neniam ci altrudis al mi tian provon, estas neeble, ke mi respondu.

Post silento, li daŭrigis:

— Jen estas, laŭ mia opinio, kiamaniere okazis la aferoj. Kredeble Fernando havas amantinon en la ĉirkaŭaĵoj de Bièvres. Dank’ al lia Sèvres’a kampodomo, li povas halti en tiu stacidomo kaj naski neniajn suspektojn. Sed li ne iris al sia bieno: tio estas pruvita. El Sèvres, li sin direktas piede al la hejmo de tiu virino. Poste li uzas la grandzonan fervojon, delasas en Versailles sian vagonaron, supreniras en la Chartres’an vagonaron, kiu kunrespondas, kaj renkontas Sedilon en Bellevue. Disputo okazas. Laŭ la okazintaĵo, kies atestantino ci estis, dum