Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/131

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

cia vizito al Beatrico, estas evidente, ke tiu Sedilo troviĝis en stato de kolerego, kiu similis frenezecon. Post paroloj ili alvenas al minacoj. Kredeble Herbeno estas atakita, sin defendas kaj mortigas sian kontraŭulon.

— Sed se tiu tre verŝajna hipotezo estas reala, mi ne vidas por kia motivo cia amiko obstine silentiĝas.

— Tio tre facile kompreniĝas. Je la duono de la tria, Fernando estis en Sêvres; je la duono de la sesa, en Bellevue, en la Chartres’a vagonaro. En kiun lokon li iris dum tiuj tri horoj. La tempo mankis por fari longan vojaĝon. Fernando komprenas, ke, tuj kiam la scivolo estos vekita, ne estos malfacile malkovri la lokon, en kiu li kaŝas sian amantinon. Tion sentante, li preferas nei ĉion, por ne perfidi tiun virinon.

— Sed se tio estas vera, ekkriis Juliino kun admiro, tia konduto estas tute simple vera heroaĵo.

— Konante la entuziasman kaj kavaliran karakteron de Fernando, mi ne estus tre mirigita pro tio.

En tiu momento, aŭdiĝis tintado de sonorilo.

Ĝi estis Maziero.

Depost la arestado de lia baptofilo, la maljunulo fariĝis nerekonebla. Lia sulkigita, terkolora, malgrasiĝinta vizaĝo, liaj okuloj eniĝintaj en okulejojn, cirklitaj de bistra nuanco, sed brilantaj pro malluma fajro, sufiĉe montris la korpremojn, kuj lin turmentis dum la longaj horoj de liaj sendormaj noktoj. Tamen la malfeliĉeco ne povis rompi la nevenkeblan energion de tiu supera homo, kiu stariĝis kontraŭ la barilo, ĉiam armite por batalo, ĉiam preta por oferi sian agemon kaj sian inteligentecon al tiuj, kiuj povis ilin bezoni.

— Nu, li petis de Klozelo, lin demandante per rigardo, ĉu vi havas novaĵon por konigi al mi? La juna advokato ĉion rakontis al la bankiero, kaj li al li konigis siajn suspektojn.

— Certe la vero kuŝas tie, respondis Maziero pripensinte. Ĉar ĝuste depost kelke da tempo mi havas motivojn por