Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/132

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

plendi pri la nereguleco de Herbeno. Laŭ mia opinio, jen estas tio, kion ni devos fari. Tiel longe kiam la amantino de Fernando ne estos retrovita, neutile estas averti Beatricon. Ŝi amegas sian edzon; kaj sciigo pri lia malfideleco al ŝi kaŭzus neutilan ĉagrenon. Sed dum tiu tempo ni ne devos resti neagemaj. Nia kampo por serĉadoj estas ja tre limigita. Ni esperu, ke ni havos nenian malfacilecon por retrovi tiun virinon. Fernando silentiĝu por ne ŝin kompromiti, mi tion ĝis ia grado komprenas. Sed ni ne havas samajn konsciencdubojn. Per ia ajn maniero, ni devos savi tiun malfeliĉan infanon, eĉ malgraŭ lia volo. Kiam lia sekreto estos malkovrita, li ne havos plu ian motivon per pli longatempe silentiĝi.

Tiam Beatrico estos avertita pri tio, kio okazas. Ŝi tro amas sian edzon por ne lin pardoni.

Ju pli Maziero parolis, des pli Eduardo kapjesis, signe de aprobo.

— Vi estas prava, li respondis. Sendiskuteble vi montris nian plej taŭgan konduton; kaj mi penados sur tiu vojo per ĉiuj miaj fortoj.

Parolante tiel, kiel li faris, Maziero obeis kaŝitan penson. Liaj suspektoj senŝancele sin direktis al Reĝino. Supozante, ke li estas prava en siaj konjektoj, la bankiero esperis, ke fraŭlino Kolardo ne ŝanceliĝos, kaj sin pereigos por savi sian amanton.

Sed Klozelo, al kiu li konigis siajn esperojn, ilin detruis per unu sola vorto:

— Vi forgesas, li diris, ke ĝuste en la tago en kiu la krimo estis plenumita, oni ne vidis Fernandon en la kampodomo. Ni akceptu, ke li sin enŝovis en ĝin kaŝe, li estus reveninta Parizon per ĉirkaŭurba vagonaro. Kiam eĉ li estus piedirinta ĝis Bellevue, por uzi la Chartres’an vagonaron, li estus utiliginta sian abonkarton.

Maziero skuis la kapon kaj eliris, intencante veturi al Sèvres, por peti novaĵojn pri Beatrico.