Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/137

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

poron kaj la kontraŭon, la maldolĉa rideto de l’ dubo kuntiris liajn lipojn.

— Tiu letero povus deveni de sola Reĝino, li pensis. Sed mi ne bezonas longan ekzamenon por esti certa, ke ŝi ne povis skribi tiujn vortojn.

Ŝi diras, ke ŝi savos min, daŭrigis la junulo, kiu ne povis kompreni la heroan mensogon, kiun fraŭlino Kolardo intencis divenigi al li sub tiu verbo, tio estas neebla, tial ke, ĉar la mortigo de Sedilo okazis post mia eliro el Sèvres, lia atesto ne povus liveri al mi la alibi’on, kiun mi bezonas. Do ĝi estas neutila.

Ne; en tio kuŝas artifiko de Eduardo. Li estas ruza. Certe li komprenis, ke virino ludas gravan rolon en tiu tuta afero. Por scii en kiu loko mi pasigis la posttagmezon, li insidas al mi kaptilon, esperante, ke mi falos en ĝin.

Pli bone estas ne respondi, kaj atendi la fariĝojn. Eble Reĝino parolos: tiam oni vidos, ĉu konfeso devenanta de ŝi povas min utili aŭ ne.

Se male ŝi persistas en sia silentiĝo, ŝi estos rajtigita al tio; kaj mi ne povos ŝin riproĉi.

Herbeno sin levis; kaj farinte en sia ĉelo, laŭlonge kaj laŭlarĝe, kelkajn paŝojn:

— Jes, ŝi estos rajtigita al tio, li daŭrigis. Kaj kiam mi erarus, neniam mi perfidos virinon, ĉar tia malkuraĝaĵo venenus mian tutan vivadon.

Kaj post momento de silentado:

— Kredeble mi havos la malplikulpigajn cirkonstancojn: tion Eduardo certigas. Kiam eĉ ili min mankus, mi certe estos pardonita de l’ prezidanto de Respubliko. Hodiaŭ oni ne senkapigas plu, krom eble la punlaborulojn kaj nur pro krimoj plenumitaj en la punlaborejo. Nu, se mi devas perdi la respekton de aliaj homoj, almenaŭ mi konservos la mian, tiun, kiu havas por mi la plej grandan valoron. Beatrico, mia baptopatro, Klozelo mem ne dubas pri mia senkulpeco. Estas neeble, ke tiu mistero, kiu min