Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/138

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

premegas, ne klariĝos iam. Tiam mi rekomencos mian antaŭan vivon apud mia kara edzino, eble maljunigita de la suferado, sed kiu estos konservinta al mi sian amon kaj sian estimon.

Kaj la malfeliĉulo enprofundiĝis en siajn malĝojajn pripensadojn.

— Sed tiam, li diris, se bedaŭrinde Reĝino faras konfesojn, tiun estimon kaj tiun amemon de miaj familianoj mi perdos neripareble.

Nun li esperis, ke ŝi imitos lian sintenadon kaj lian diskretecon. Li timis, ke ŝi parolos; ĉar la plena konigo de okazintaj fariĝoj lin perfidus. Post longa meditado, li nun maldeziris ŝian konfeson pli forte ol antaŭ momento li eble ĝin deziris en la plej profunda kaŝejo de sia koro. Pri li, li ne ŝanceliĝos eĉ iomete, kaj li ne respondos al tiu letero.

Nevole li ĵetis rigardon al la skribaĵo el presaj literoj, kiu sterniĝis sur la tablo:

— Ha! li ekkriis, se mi ne estus trompinta mian dolĉan Beatricon, neniu el malfeliĉaĵoj al mi okazantaj estus ebla hodiaŭ. Mi estas punita por krimo, kiun mi ne plenumis, sed pro alia krimo, kiun la leĝo ne povas atingi. Oni estas prava, dirante, ke estas nepenetrebla la Dia justeco, ĉar ĝi scias utiligi eĉ la erarojn de la homa justeco, por efektivigi sian sentencon.

La morgaŭon, Taburio diris al la direktoro:

— Ĉu Herbeno petis ilojn por skribi?

— Ne, sinjoro.

La juĝisto havis geston de malkontentiĝo.

— Kion tio signifas? li diris. Nekonita virino proponas al la kulpigito rehonorigon kaj savon; kaj li rifuzas. Tio estas tute nekomprenebla.

Sed subite lia fizionomio lumiĝis.

— Mi komprenas, li ekkriis. Tiu letero el ĵurnalaj literoj ŝajnis al li suspekta. Vere li estas tre forta, bedaŭrinde