Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/145

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Jen estas tio, kion ŝi legis:

— Forkuro plenumita kun neordinara maltimego okazis en Noumea. Tri kondamnitoj nove elŝipigitaj, trovinte malnovan pirogon tute difektitan, ne ŝanceliĝis konfidi sian vivon al tiu rompebla marveturilo. Kio ili fariĝis? Ĉu ili sukcesis albordiĝi al iu marbordo? Ĉu kontraŭe ili pereis en sia tro maltima entrepreno? Tion oni ne scias. Kvankam la plej verŝajna el tiuj du hipotezoj estas certe la dua, tamen oni havas neniun sciigon, kiu ebligas ĝin certigi laŭ tute senduba maniero. Aliparte oni trovis meze de rifoj la korpon malvivan de unu el gardistoj. Ĉu tiu viro pereis akcidente? Ĉu kontraŭe li estis mortigita de forkurantoj, kiam li ilin persekutis? Oni malfermis enketon por klarigi la kaŭzon de tiu mistera morto. La nomoj de tiuj tri kondamnitoj estas Josefo Lerokso, Henriko Durando kaj Fernando Herbeno.

Sin vestinte tuje, la juna virino saltis en fiakron, por pli rapide montri al Maziero kaj al Klozelo tiun artikolon.

— Vi komprenas, ŝi diris, ke nun mi ne intencas plu vojaĝi. Mia kompatinda karulo certe baldaŭ revenos. Necese estas, ke mi troviĝu ĉi tie por lin akcepti.

Sed nek Eduardo nek la bankiero partoprenis ŝiajn esperojn.

— Kio do estas en vi ambaŭ? demandis la juna virino maltrankvila. Vi do ne ĝojas, eksciante, ke Fernando estas libera?

— Ho ve! Beatrico, respondis malgaje la advokato, mi ne volus blovi sur vian entuziasmon por ĝin estingi. Tamen necese estas, ke vi estu sciigita; sen tio la elreviĝo fariĝus tro kruela. Eble estus preferinde, ke Herbeno restu en Nouvelle-Calédonie, ne provinte forkuron. Dank’ al lia bona konduto unuparte, dank’ al potencaj protektoj aliparte, post kelke da tempo oni estus ricevinta lian malpunon. Sed nun li estas ĉenrompinto: kaj oni ne povas eliri el tiu dilemo: aŭ li estos rekaptita, aŭ ne. En