Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/146

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

la unua hipotezo, se la enketo pruvas, ke la gardisto estis mortigita, li estos mortkondamnita kaj fatale ekzekutita: ĉar, pro disciplinaj motivoj, oni estas multe pli severa por kulpegoj plenumitaj en punlaborejo, ol por similaj krimoj faritaj en libera socio: por tiuspecaj kondamnitoj la prezidanto de Respubliko ne kuraĝas uzi sian rajton de pardono. Se kontraŭe la enketo pruvas, ke nur akcidento okazigis la morton de tiu gardisto, tiam la vivo de Fernando estos respektita: sed por lin puni pro lia forkuro, oni lin devigos resti punlaborulo ĝis la fino de lia vivado; kaj li estos kondamnita al la plej netolereblaj taskoj. Kia ajn estu la ebleco, al kiu ni nin turnos, la revo, kiu povis luli nian doloron, fariĝis tute neefektivigebla. Nun ni supozu, ke Herbeno trovis rimedon por erarigi ĉiujn persekutantojn, li estos devigata sin kaŝi sub malpropra nomo, kaj trenadi, en ia punkto de la terglobo, kredeble en fremda lando, nekonitan kaj mizeran ekzistadon, estante certa, ke lia malgaja situacio neniam pliboniĝos. Precipe ne esperu, ke vi lin revidos revenantan al vi: li sin ĵetus vole en la buŝegon de l’ lupo; kaj via edzo estas tro inteligenta por fari tian absurdaĵon.

— Kial? Nek mi, nek vi ambaŭ lin perfidos. Mi lin kaŝus tiel bone, ke neniu divenus lian ekziston.

— Vi rezonas kiel infanino. Sed vi do ne scias, ke via domo kredeble estas observita. Vi mem ne povos plu fari sur la strato eĉ unu paŝon, ne havante malantaŭ vi sekretan policanon, kiu spionos ĉiujn viajn plej malgravajn agojn. Aŭskultu min: mi estas certa, ke en la Prefektejo jam oni scias, ke vi estas en mia hejmo.

— Ho! tio estas terura! Sed tiam Fernando estas pereonta.

— Se bedaŭrinde li riskas revenon en Francujon, tio estas neevitebla.

Poste, sin turnante al Maziero, Eduardo diris en lia orelo:

— Supozante, ke li estas ankoraŭ vivanta. La bankiero tre malfacile povis deteni siajn larmojn.