Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/147

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Maziero estis prava. Dank’ al potencaj mondumrilatoj, kiujn liaj bankaferoj al li altiris, la baptopatro de Fernando esperis, ke post kelkaj jaroj li ricevos de la regnestro la malpunon de sia baptofilo. Hodiaŭ tiu espero estis forfluginta por ĉiam.

Sed vidante la doloron de Beatrico, li volis iom malaperigi la ĉagrenigan impreson, kiun estis produktinta la malvarma logikeco de l’ juna advokato. Li do respondis preskaŭ gaje:

— Ŝajnas al mi, mia kara amiko, ke vi pentras la aferojn per tro nigra koloro. Ĉu oni ne jam vidis homojn, kiuj, ŝanĝinte sian civilan etaton, rekomencis ekzistadon sub alia nomo?

— En romanoj, eble; sed en realeco, tio estas tute ne efektivigebla.

— Kial?

— Tial ke, kiam oni supozus, ke homo povis sin provizi je ĉiuj aktoj necesaj por sia nova identeco, kaj tio jam estas pli malfacila ol vi povus kredi, necese estas poste, ke tia homo trovu en si sufiĉe da volo, sufiĉe da spiritĉeesto por sin meti en la haŭton de sia nova enkorpiĝo, kaj ke li tion faru nokte kaj tage sen ia ŝanceliĝo. Pripensu, ke unu momento de forgeso, unu simpla gesto, la plej malgrava rimarko sufiĉos por lin perfidi: kaj demandu vin, ĉu estas eble, ke homa estaĵo povu ludi tian rolon dum sia tuta vivado?

— Vi estas prava, respondis Maziero; tio ŝajnas al mi tute neverŝajna.

Kaj la bankiero lasis Eduardon por rekonduki en ŝian hejmon sinjorinon Herbeno, kiu ploregis.

Post kiam ŝi estis sentinta superhoman ĝojon, la malfeliĉa virino subite refalis el la supro de sia revo, kaj sin rompegis sur la malmolan realecon.

La matenon mem ŝi estis ankoraŭ subtenita de l’ espero; sed post du horoj ĉio vaporiĝis. La edzo, kiun ŝi amas, estis neripareble perdita, sen ia ebleco de reakiro.