Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/148

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
ĈAPITRO SESA

Aŭdante en la buŝo mem de Klozelo la rakonton pri la forkuro de Fernando, kaj pri la konsekvencoj, kiujn ĝi okazigos, Reĝino sentis subite, ke ŝia koro malfermiĝas al espero. Pro tio ŝi aŭskultis, senmovigite de atentemo, la klarigojn, kiujn plivastigis antaŭ ŝi la juna advokato.

— Por ni, li diris, Herbeno estas nun perdita por ĉiam; ni devas agi kvazaŭ li estus malviva. Por erarigi la serĉadojn de l’ polico, li estos devigata vivi sub nova personeco, en senfina ekzilo. Ĉar en fremda lando li estos proksimume senriska, tial ke, por aresti homon loĝantan ekster landlimoj, necese estas, ke lia identeco estu certigita laŭ la plej nediskutebla maniero. Plie ekzistas longaj leĝformuloj, dank’ al kies malsimpleco ĉenrompinta kondamnito povas facile sin ŝovi ekster la maŝoj de la justeca reto: sed en Francujo la plej malgrava divenigaĵo povus lin perfidi. Tuj kiam malkovrita, li estus pereigita.

— Se okaze Fernando revenas en Eŭropon, demandis fraŭlino Kolardo, en kian landon, laŭ via opinio, li rifuĝos?

— Franco ne povas vivi sen Francujo. Francoj, al kiuj la aliro al patrujo estas senespereble fermita, penas almenaŭ alpaŝi al ĝi kiel eble plej proksime, por ĝin ekvidi en horizonto, por spiri saman aeron, kiel iliaj sampatrujanoj. Plie kvankam Herbeno konas kelkajn fremdajn lingvojn, tamen pro la elparolado li malpli