Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/149

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

altiros la atenton en lando, en kiu oni uzas la lian. Mi scias, ke li parolas en Esperanto tiel flue kiel en sia patra lingvo, kaj ke, dank’ al la reguloj de elparolado, kiujn elpensis la aŭtoro de tiu admirinda idiomo, estas neeble diveni la naciecon de tiu, kiu ĝin parolas. Bedaŭrinde tiu lingvo ne estas ankoraŭ sufiĉe vastigita por ke oni povu ĝin utiligi solan, ne uzante samtempe alian idiomon. Pro ĉiuj tiuj motivoj, se ni supozas, ke la malfeliĉulo sendanĝere plenumis sian danĝeroplenan marveturadon en pirogo, mi kredas, ke, se li revenas Eŭropon, en Belgujo aŭ en franca Svisujo estos la plej forta ebleco lin renkonti.

El tiu longa klarigado Reĝino malforgesis nur du aferojn: Fernando estas neripareble perdita por Beatrico. Se li revenas Eŭropon, proksime de la landlimo oni devos lin serĉi.

— Kaj li revenos, ŝi pensis, kunpremante ambaŭmane sian koron, kiu batiĝis pro emocio. Li estos malfeliĉa, vaganta, ekzilita, sen amiko por premi lian manon, sen familio por lin ĉirkaŭi, sen virino por lin ami, sen iu ajn, al kiu li povos konfidencii sian malfeliĉon kaj la tedojn de sia animo. Tiam mi ĉeestos, ĉar mi lin retrovos, ĉar mi volas, ke tio okazu. Ni forkuros kune: mi prenos la nomon, kiun li estos preninta. En la tempo pasinta li min amis. Kiam li vidos, ke mi oferas al li ĉion, tio estas juneco, estimo, situacio, estonteco, ke mi konsentas partopreni kun li lian ekzistadon de premegito, devige lia malnova amo revenos en lian koron, kaj denove li sin ĵetos en miajn brakojn.

Kaj tiu malfeliĉa knabino, kiun iam la pasio rapidigis pli malsupren ol la malnobleco, ne konsciis, ke per unu sola saltego ŝi altiĝis ĝis la noblegeco.

Pro tio, pikita de sia ĥimero, ŝi instigis sian onklinon, ke ŝi plenumu sian promeson.

— Kiam do ni veturos? ŝi ŝin demandis dudekfoje dum la tago.