Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/153

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

— Donu do al mi priskribon pri tiu, kiu akompanas Fernandon.

Sinjoro Ĵakemaro pripensis unu momenton.

— Li estas malgrasa kaj maldiktalia, li diris, havas grandan fizionomian distingiĝon, kreskon pli altan ol la meza kvanto, brunajn okulojn, kaŝtankolorajn harojn, maldensan kaj senkarakteran barbon.

— Sed tiu priskribo estas la portreto de Fernando mem: ĉu vi ne konfuzas?

— Nu, vi estas prava. Ne, ne, mi ne konfuzas; kaj eĉ tiuj du junuloj similiĝas neniamaniere. Sed en ĉiuj priskriboj kuŝas granda difekto; ĉar ĉiu el ili povas konveni al multaj homoj, kiuj reale estas tute malsimilaj.

— Sinjoro Ĵakemaro, diris Reĝino, via konsilo estas bona: kaj ni ĝin plenumos. Morgaŭ matene mia onklino kaj mi veturos, avertinte nek sinjoron Maziero, nek Beatricon, nek iun ajn.

— Kial? demandis samtempe fraŭlino Delanjo kaj ŝia gasto.

— Se okaze sinjoro Ĵakemaro estus erarinta, tiu novaĵo kaŭzus al Beatrico tro grandan ĉagrenon. Antaŭ kiam oni certigas, oni devas esti certa. Mi eĉ estus tre danka al vi, diris la junulino, sin turnante al la vizitanto, se vi bonvolus konservi sekreton pri la renkonto, kiun vi faris, ĝis kiam ni estos akirintaj plenan certecon. Ĉar ja vi ne parolis kun mia bokuzo, kaj li diris al vi nenion. Eble vi estis trompita de simileco.

— Dio mia, fraŭlino, tio ne estas neebla, respondis sinjoro Ĵakemaro kun rideto de nekredemo, kiu mensogigis liajn parolojn.

— Sed kiun pretekston ni donos por klarigi eliron, kiu similos forkuron? demandis fraŭlino Rozino.

— Mia bona onklino, mi ĉiam estis kapricema kaj fantaziema. Hodiaŭ tiuj difektoj min utilos. Vi klarigos tiun forkuron per strangeco de deziro, kiu, devenante de mi, neniun mirigos. Kaj tial ke oni scias, ke vi altigas vian