Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/165

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Kolardo: sed li tion faras tiel perfekte, ke tia perfekteco preteriras ĉion, kion oni povus imagi. Tia spiritĉeesto, lia forto de voleco, precipe post la cerba skuego, kiun li suferis, estas vera nekredindaĵo.

Dum tiu tempo, fraŭlino Delanjo, kiu ne perdis unu vorton de l’ interparolado, diris aparte:

— Kiam oni lin rigardas, dum li ne parolas, li estas Herbeno. Kiam oni aŭdas lin parolantan, sed ne lin rigardante, li ankaŭ estas Herbeno. Sed kiam oni lin rigardas, dum li parolas, tiam li ne estas plu Herbeno; li estas fremdulo, eĉ nekonatulo.

En tiu momento la kuracisto eniris:

— Kiel vi fartas, mia kara sinjoro? li demandis kun tre forta germana elparolado.

— Pli bone, mi vin dankas. Ĉu vi estas doktoro?

— Jes.

— Ĉu estas vi tiu, kiu min kuracis kaj savis?

La kuracisto kapjesis.

— Permesu, doktoro, diris la malsanulo, prezentante la manon, ke mi montru al vi mian tutan dankon.

— Mi akceptas el viaj dankoj la parton, al kiu mi estas rajtigita; sed ne al mi ili devas sin turni unue.

— Al kiu do?

— Al tiu fraŭlino, respondis afable la kuracisto, montrante Reĝinon. Estas ŝi tiu, kiu vin malkovris, dum vi kuŝis sur glacia elstaraĵo funde de la groto, kaj kiu nin avertis.

— Ha! fraŭlino, murmuris la junulo, antaŭ ne longe mi sentis min altirita al vi nevenkeble. Tiu sento estis mia danko, kiu nekonscie montriĝis.

Reĝino ruĝiĝis pro plezuro. Ŝiajn belajn okulojn briligis entuziasmo. Per lerta manovro Fernando trovis rimedon por sin alproksimigi al ŝi, ne sin perfidante. Cetere la kuracisto lin helpis.

— Vi estas prava, li diris; ĉar vi ŝuldas al ŝi belan kandelegon.