Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/166

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Post silento la malsanulo daŭrigis:

— Nun, fraŭlino, mi havas ankoraŭ favoron por peti de vi. Kiam pli poste mi revivigos en mia memoro vian bonecon kaj vian belecon, estus dolĉe por mi kunigi samtempe vian nomon.

La junulino ridetis. Tiu demando ŝajnis al ŝi vere neutila. Sed en la ĉeesto de tiu fremda kuracisto, tia farmaniero estis certe lertega politikaĵo. Nediskuteble ŝia amato pripensis pri ĉio.

— Reĝino Kolardo, ŝi respondis, mordante siajn lipojn por ne ridi. Kaj vi, sinjoro?

— Petro Fradeko.

Sed en tiu momento la doktoro sin intermetis. Lia malsanulo troviĝis ankoraŭ tro malfortika: li multe tro parolis; kaj ĝis morgaŭ absoluta ripozo estas necesega.

La morgaŭon, tuj kiam la junulo estis vekita, Reĝino eniris en lian ĉambron.

— Kiel vi fartas tiumatene? ŝi demandis.

— Bone, tre bone. Plena nokto de dormado min tute resanigis. Ĉu oni havas novaĵojn pri mia malfeliĉa kunulo? Ĉu oni scias, kio li fariĝis?

— Ĝis nun oni malkovris nenion. Sed tial ke kvardekok horoj jam fluis depost la katastrofo, estas supozeble, ke oni devas forlasi ĉiun esperon lin retrovi, kaj precipe redoni al li la vivon.

— Malfeliĉa knabego! murmuris Fradeko.

— Ĉu vi estis tre koralligita al li?

— Tute ne. Mi lin konis tre malmulte. Ian tagon en vagono mi sidis kontraŭ li. Li eltiris sian paperujeton kaj lasis fali koverton. Mi min klinis por ĝin kolekti kaj ĝin redoni, kiam nevole miaj rigardoj falis sur la adreson kaj legis tiujn vortojn: Al sinjoro Alberto Gustavio, Esperante skribitajn. “Vi do konas Esperanton?” mi demandis. “Jes, li respondis, kaj vi?” “Mi estas fervora Esperantisto.” “Mi same.” Kaj depost tiu momento ni