Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/167

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ne delasis plu unu la alian. En Grindelwald, ni loĝis en la sama hotelo. Li deziris aliri al Grimsel tra la Strahlegg’a intermonto; mi same. Por homo sola la ekskurso estis pli malfacila kaj precipe pli multekosta: por du homoj kontraŭe ĝi fariĝis tute simpla. Ni do kunigis niajn penadojn kaj niajn monujojn, kaj ni vojaĝis kune. Sed post nia vizito al la Rhona glaciejo, ni devis delasi unu la al lian. Li intencis aliri al Italujo tra la Gothard’a intermonto, dum mi revenos Francujon.

Fraŭlino Kolardo subite relevis sian kapon kaj rigardis Fradekon en la blankaĵo de okuloj. Ŝi kredis, ke ŝi malbone aŭdas.

— Ĉu vere vi reeniros en Francujon? ŝi ekkriis kun terura voĉtono.

— Jes, fraŭlino, respondis la junulo, kiu ŝajnis mirigita de tiu ekkrio.

— Vi do ne timas?

— Ĉu mi havas ion por timi? Depost du jaroj, mi traveturas Eŭropon. Mi deziregas revidi mian patrolandon kaj krei por mi hejmon. Kiam tro daŭras la vivado en hoteloj, ĝi fine fariĝas tediga.

La junulino ne aŭskultis plu: ŝi pripensis.

— Por riski la danĝeron tiel maltime, ŝi pensis, necese estas, ke li havu potencajn garantiaĵojn, kaj ke li estu trovinta rimedon por sin provizi je civila etato tute regula. Mi min certigos pri tio.

— Antaŭ momento, ŝi diris, vi parolis pri hejmo kreota: sendube vi havas familion.

— Ho ve! respondis la junulo, kiu fariĝis subite malgaja, mi estas, kvazaŭ mi ne havus parencojn. Mi troviĝas sola en la mondo, sen frato, sen amiko, sen iu ajn, kiu montras al mi iom da simpatio. Se hieraŭ mi estus mortinta en la glaciejo, mi estus lasinta post mi nek bedaŭron, nek eĉ memoron.

— Aj! murmuris Reĝino, li forgesas sian rolon. Feliĉe mi estas sola kun li.