Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/168

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

En tiu momento servisto eniris por iom ordigi la ĉambron. La junulino kredis, ke la malsanulo ŝanĝos la temon de sia parolado; sed li daŭrigis, kvazaŭ li ne rimarkus la ĉeeston de l’ servisto:

— Mi havas ankoraŭ mian patron: sed ni estas malpaciĝintaj ĝis morto. Li min forpelis for de sia hejmo, malpermesante, ke mi iam reaperos en lian ĉeeston.

— Kion do vi faris, por meriti tian severaĵon?

— Nenion. Mia patro havis onklon, kiu estis fraŭlo; kaj li esperis lian heredaĵon. Kiam mia praonklo mortis, li malheredis sian nevon kaj testamentis, ke mi estu lia sola heredanto. Tiu senheredigo naskigis en la koro de mia patro profundan malamon al mi. Li min kulpigis, ke mi delogis la maljunulon. Kaj kiam mi revenis el Azio, mia patro min ĵetis for de la pordo de sia domo tiel brute, kiel oni faras por hundo, kiun oni forpelas per piedbatoj.

Fradeko elparolis tiujn lastajn vortojn kun tono de tia kolerego, ke fraŭlino Kolardo paliĝis. Ĝi estis tro sincera por esti ludita.

— Tamen, ŝi pensis, kiam en teatro oni aŭdas faman komediiston, oni kredas, ke la afero reale okazis. Mi nun vidas, ke Herbeno estus farinta tute spertegan aktoron. La junulo silentiĝis, kaj ŝajnis enprofundiĝinta en siaj pensoj.

La servisto daŭrigis sian deĵoron, al- kaj elirante tra la ĉambro.

— Kaj via patrino? demandis Reĝino.

— Mi perdis mian patrinon antaŭ dek jaroj.

— Se ŝi estus vivinta, kredeble la bedaŭrinda fariĝo, pri kiu vi parolis antaŭ ne longe, ne estus okazinta.

— Eble: sed tamen mi ne kuraĝas tion certigi. Ha! fraŭlino, ĉiam mi estis malfeliĉa. Miaj gepatroj ne amis min. Kiam mi komparis mian sorton kun la sorto de aliaj infanoj, mi sen malfacileco rekonis, kiom forte ilia situacio diferencas de la mia. Ili estis karesitaj, dorloti-