Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/169

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

taj, ricevis donacojn, hodiaŭ bonbonojn, morgaŭ ian ludilon. Kiam ili estis malsanaj, iliaj patrinoj suferis tiom kiom kaj kelkafoje pli ol ili mem. Mi neniam ricevis kareson aŭ kuraĝigan vorton; neniam mi vidis, eĉ per la plej malgranda divenigaĵo, ke miaj gepatroj fieriĝas pro mi. Sed kontraŭe riproĉoj, batoj, puŝegoj pluvis hajle. Mi ne pretendas, ke mi estis perfekta, ke neniam mi meritis kulpigojn; ne certe: sed fine mi faris ĉion, kio estas ebla por kontentigi tiujn, kiuj min naskis; kaj mi ne kredas mensogi, dirante, ke mi sukcesis sufiĉe ofte. Neniam ili montris sian kontenton per ia ajn maniero. Kiam mi estis malsana, min pli suferigis iliaj indiferentaj flegoj ol la malsano mem. Mi estas certa, ke se mi estus mortinta, ili estus verŝintaj neniun larmon. Kiam mi estis infaneto, oni min metis en mamnutrejon, en kiu mi restis kelkajn jarojn. Elirinte el la mamnutrejo, mi eniris en lernejon; poste el la lernejo, en kolegion, kiel internulo. Fariĝinte abituriento, tial ke miaj gepatroj al mi rifuzis la plej modestan renton, mi estis devigita forlasi la daŭrigon de miaj studadoj. Kiam mia patrino mortis, mia patro, kiu jam timis, ke lia onklo lin malheredos por mia profito, memoris, ke unu el liaj malnovaj amikoj, kies deveno estis angla, fondis firmon en Hongkong. Pretekstante, ke li kreos por mi brilan situacion, sed reale por sin liberigi el mi, li min enŝipigis al Ekstrema-Oriento. Sed kiam mi alvenis en tiun anglan kolonion, mi eksciis, ke la amiko de mia patro estis ruinigita de malsukcesintaj komercaj entreprenoj, kaj sinmortiginta pro malespero. Por vivi, mi estis devigita eniri kiel malalta oficisto en la bankan firmon de sinjoro Morno; kaj mi restis en ĝi, ĝis kiam la morto de mia praonklo min devigis reveni en Eŭropon.

Kiam Fradeko alvenis al tiu punkto de sia rakonto, internaj ploregoj iomete raŭkigis lian voĉon.

— Tiam vi multe amis vian praonklon? demandis Reĝino, volante diri ion.