Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/175

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

familiaj aktoj kredeble troviĝis en lia paperujeto; kaj se li ne estis tiel feliĉa kiel mi, mi volas diri, se li ne estas savita, ili restis kun li en la profundo de l’ glaciejo.

Fradeko silentiĝis, ne havante plu ion por diri.

La urbestro eliris malkontenta.

Pri Reĝino, ŝi rigardis sian kunulon kun ŝajno de tiel miranta admiro, ke Fradeko ĝin rimarkis.

— Vi ŝajnas miranta, fraŭlino, li diris. Tamen la klarigoj, kiujn mi ĵus ekdonis al tiu honorinda viro, estas tute simplaj, kaj neniel pravigas vian miregon.

Ha! jes, estis simplaj la klarigoj, kiujn la junulino ĵus estis aŭdinta: kaj ĝuste pro tiu simpleco mem estis konfuzita fraŭlino Kolardo.

— Kion fari por scii la veron? ŝi pensis. Viro tiel forta kiel li estas kapabla sin liveri al neniu, eĉ al mi. Tamen necese estas, ke mi lin devigu al konfeso: tion mi volas; tio estos.

La gejunuloj daŭrigis sian promenadon momente interrompitan.

Fradeko tute revivigita marŝis gaje apud sia kunulino. Tiu bela suno, tiu vasta pejzaĝo, tiu ĉarma knabino de li nekonita antaŭ du tagoj, kiu tuje penetris en lian ekziston kaj ŝajnis sin doni, ĉiuj tiuj bonaĵoj vipis lian sangon kaj igis por li la vivon ŝatinda.

Ili iris rekte antaŭ si sur tiu mirinda Furka’a vojo, kiu, sur la deklivo de l’ monto, altiĝas zigzage ĝis la samnoma intermonto. Maldekstre la Rhona glaciejo brilis sub la suno, kiel maso el fandita arĝento. La junulo ĝin ekvidis, kaj ne povis deteni tremeton.

Sentante, ke la brako de ŝia kunulo malforte tremas, fraŭlino Kolardo, kiu divenis la kaŭzon de lia kortuŝo, diris:

— Vi ne ankoraŭ rakontis detale vian akcidenton.

— Mi preferus ne paroli pri ĝi. Mi volus forgesi eĉ ĝian memoron.