Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/176

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

— Mi vin petas: kiam mia scivolo estos kontentigita, mi lasos vin trankvila.

— Vi scias, ke vi bezonas nur ordoni por esti tuje obeita. Kie mi estus sen via intermeto?

— Ne parolu pri via dankemo, kaj kontentigu mian deziron.

— Mia rakonto estos samtempe mallonga kaj terura. Ni marŝis sur la glacio kaj laŭiris fendegon. Mia kunulo min antaŭiris. Subite lia piedo glitis; li falis kaj malaperis. Mi min klinis, kaj vidis lin, du metrojn sube de mi, haltigitan de elstaraĵo kaj prezentantan siajn brakojn. Mi min klinis pli malsupren, kaptis lian manon kaj lin altiris al mi. Ĝis tiu momento ĉio tre bone okazis; kaj mi kredis lin savita. Sed mi ne rimarkis, ke la fendego direktiĝis oblikve sube de mi. Mi kuŝis sur neĝa kornico, kiu havis nek dikecon nek firmecon. Kapabla subporti solan homon, tiu maldika tavolo ne povis toleri la pezon de du viroj. Tuj ĝi rompiĝis; kaj ni ambaŭ estis rapidigitaj en la profundegaĵon. Kompreneble mi estis malteninta mian kunulon. Depost tiu momento mi nescias, kio li fariĝis. Feliĉe, kiel mi jam diris, la fendego estis oblikva. Mia falo aliformiĝis en sinsekvon da apartigitaj faloj. Reale mi ne falis; mi glitis prefere. Tiel mi klarigas kiamaniere mi povis alveni vivanta ĝis la fundo de l’ abismo. Ĉar vi scios, ke en tiu loko la glacia amaso havas pli ol tri cent metrojn da dikeco. Tiujn rezonojn mi faris poste: ĉar en tiu momento mi ne havis sufiĉe da spiritĉeesto por atente studadi la tialon de fenomeno.

La krakadoj de l’ glaciejo, la muĝadoj de internaj akvofaletoj, transiris eĥiĝante la grandegan masegon, en kiu mi estis eniĝinta, kaj min surdigis.

Subite mia falo haltis. Mi troviĝis baniĝanta en akvo ĝis la zono. Mi komprenis, kiel antaŭ ne longe tion klarigis la gvidisto, ke mi estis glitinta ĝis la plej malsupera parto de l’ glaciejo, ĝis la loko al kiu alfluas ĉiuj partaj