Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/177

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

riveretoj, kiuj el ĝia supraĵo penetras en ĝian internon. Inter la nivelo de l’ akvo kaj la glacia plafono troviĝis spaco plena je aero. Se tiu arkaĵo daŭros tiamaniere, ne tro malaltiĝante ĝis la elireja groto, la savo estas ebla.

Mi ĝin provis. Ĉiam en akvo, mi alpaŝis, laŭirante la fluon de l’ rivero, etendante miajn manojn dekstre kaj maldekstre, palpante la murojn. En tiuj absolutaj mallumaĵoj, surdigite de la senĉesa bruego de ŝaŭmantaj ondoj, mi antaŭeniris tre malrapide, min klinante ĝis la nivelo de l’ torento, kiam la plafono malaltiĝis, kaj tamen ĉiupaŝe frapante mian kapon kontraŭ glaciaj pendaĵoj.

Subite la arkaĵo kliniĝis tuje. La kanalo, en kiu mi marŝis depost multaj horoj, finiĝis en tiu loko; kaj ĝin anstataŭis mallarĝa kanaleto, kiun la maso de akvoj tute plenigis. Estis neeble iri pli malproksimen.

Mi sentis, ke mi estas pereonta.

Ĝis nun la superhomaj penegoj, kiujn mi estis devigita fari por konservi mian ekvilibron kaj ne esti forportita de l’ fluo, estis naskintaj en mia korpo naturan varmecon, kiu kontraŭbatalis la malsekan malvarmecon de l’ medio min ĉirkaŭanta. Sed nun, ĉar mi restis senmova, rigidigo min okupadis kaj paralizis miajn movojn. Vane mi penis kontraŭstari dum kelkaj minutoj, mi svenis fine: kaj la fluo min kunportis.

Kiam mi eliris el tiu sveno, mi estis en hotelo, kuŝanta sur mia lito; kaj mi havis viajn belajn okulojn direktitajn al la miaj.

Elparolante tiujn lastajn vortojn, la junulo pafis al sia kunulino tiel pasian rigardon, ke fraŭlino Kolardo sentis sin profunde konfuzita.

Ha! tiun rigardon ŝi tro konis! Kiom da fojoj, en Sèvres, dum Fernando ŝin premis sur sian koron, ŝi legis en la okuloj de sia amanto la frenezan deziron, kiu lin flamigis. Ŝi rekonis tiun elektroplenan okulfajron, kiu adoris, kiu petegis, kiu ordonis.