Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/181

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

parenco tre fervoran amemon: neniam vi scios kiel plene mi estus feliĉa, se, dank’ al tiu simileco, iom da tiu amemo povus ŝpruci ĝis mia persono.

— Ne estas malpermesita al vi la espero, sinjoro Petro, respondis fraŭlino Kolardo, kun rideto, kiu ŝajnis frenezigi la petegantan Fradekon.

Ne hazarde Reĝino ĵetis tiun frazon. Tiu mistero ŝin incitegis, kaj por ĝin klarigi ŝi decidis, ke ŝi uzos ĉiujn rimedojn.

La reveno estis silentoplena. Ambaŭ pripensis.

Apenaŭ la junulino eniris en la hotelon, tuj servisto alkuris al ŝi, ekkriante:

— Rapidu, fraŭlino, rapidu: via onklino estas mortanta. Sekvite de Fradeko, kiu ne ŝin lasis plu, ŝi kuris al la ĉambro de fraŭlino Delanjo, kaj trovis sian maljunan parencinon, kiun tenis sidanta sur ŝia lito tri kapkusenoj, kun palega vizaĝo, baniĝantan en agonia ŝvito kaj baraktantan.

Apud ŝi la kuracisto, kiu jam flegis Petron, palpetis ŝian pulson.

Reĝino direktis al li rigardon, en kiu la doktoro legis kortuŝan demandon: li respondis per malpreciza gesto. Dume la malsanulino bruege spiradis, penante deŝiri la solan veston, kiu kovras ŝian bruston, altirante al si siajn littukojn.

— Kredeble via onklino suferis pro kora malsano? murmuris la kuracisto en la orelo de la junulino.

— Ho, jes! sinjoro, depost tempo jam longa. Ofte eĉ ŝin turmentis krizoj de sufoko, kiuj ŝin lacegigis. Sed neniam mi vidis ilin tiel fortaj kiel hodiaŭ.

— Pri tio mi estas certa.

— Ŝi estas do en danĝero? balbutis fraŭlino Kolardo paliĝante.

— Asistolio, respondis la praktikisto. Tiu simpla vorto tremetigis Reĝinon. Ŝi memoris, ke