Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/182

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

pri ĝi ofte parolis Maziero, kiel pri unu el kaŭzoj de subita morto.

Por fari ion, la doktoro praktikis skarifikojn. Sed bedaŭrinde ĉiuj liaj kuracoj restis neutilaj.

Post du horoj fraŭlino Rozino elspiris sian lastan blovon.

Ne sen motivoj la maljuna fraŭlino timis la vojaĝon, al kies entrepreno ŝin devigis ŝia nevino. Tiuj vojiradoj multege lacigis la malsanulinon.

Tute okupita de siaj serĉadoj aŭ de sia feliĉeco, kiam ŝi retrovis la viron, kiun ŝi kredis esti Herbeno, fraŭlino Kolardo ne sufiĉe prizorgis pri sia maljuna onklino, kaj rimarkis nenion. Siaflanke fraŭlino Delanjo, vidante, ke ŝia nevino estas supermezure feliĉa, estus sentinta konsciencriproĉojn, se ŝi estus parolinta pri reveno.

Fine en la tago mem, en kiu Reĝino kaj Petro faris sur la Furka’a vojo tiun promenadon tiel plenan je surprizaĵoj, la maljuna fraŭlino malsupreniris al la salono por sin distri per legado de ĵurnaloj; tiam ŝi subite memoris, ke ŝi lasis la ŝlosilon en la seruro de sia vojaĝkesto. Tio estis en hotelo nepardonebla nesingardo: kaj fraŭlino Rozino zorgema kaj metodema miris, konstatante, ke ŝi estas kapabla fari tian forgeson. Tuje ŝi resupreniris la duetaĝan ŝtuparon, kiu kondukis al ŝia apartamento. Sed ŝi marŝis tiel rapide, ke, kiam ŝi eniris en sian ĉambron, ŝi havis nur tempon sufiĉan por lasi sin fali sur apogseĝon, tiel forte ŝi sufokiĝis.

Tiam anstataŭ kvietiĝi, kiel faris la antaŭaj krizoj, la atako kontraŭe pli kaj pli graviĝis, kaj rapide aliformiĝis en asistolion.

Fraŭlino Kolardo falis sur genuoj antaŭ la lito, sur kiu kuŝis ŝia malviva onklino, kaj ploris sincerajn larmojn. Ĉar la junulino fundkore amis la sindoneman virinon, kiu anstataŭis ŝian patrinon. Kvankam ŝi atendis tiun