Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/185

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

konduki sin al la punlaborejo? kial li rifuzis la savon, kiun ŝi al li proponis, se li konsentus forkuri kun ŝi? Subite pripenso, iam farita de Klozelo, revenis en ŝian spiriton. En tiu letero fabrikita per ĵurnalaj literoj, kredeble Herbeno vidis nur kaptilon. Se tio estas vera, tio klarigas tute kontentige, kial li ne respondis. Sed li lasis sin kondamni, ne ŝin perfidante. Reale ĉu en tia heroaĵo ne kuŝas la plej granda pruvo de amo, kiun amanto povas liveri? Certe fraŭlino Kolardo ne povis memori sen ĉagreno tiun doloran scenon, en kiu ŝi trenis sin antaŭ liaj genuoj. Ŝi revidis Fernandon malvarma, tedita, atendanta kun malpacienco, sen konsola parolo, ke ŝia doloro estu finiĝinta. Sed depost tiu epoko multaj fariĝoj okazis. Tial ke li ne povis plu sin turni al sia rajta edzino, ĉu ne estis nature, ke li memoru pri la alia? Jen estas kial antaŭ ne longe la junulino lin retrovis tia, kia li estis en la plej belaj tagoj de ilia unuiĝo, timema, submetita, sed je submetiĝo nur ŝajna, kiu malbone maskis la mastron jam pretan por postuli.

Tial ke, laŭ leĝa vidpunkto, la edzo de Beatrico estas malviva, la homo, kiu prenas lian lokon, la fraŭlo Fradeko, povas do edziĝi kaj tamen ne esti pro tio kulpigata je bigamio.

— Kaj se vere la personeco de Petro ne konfuziĝas kun la personeco de Fernando, diris Reĝino por konkludi; se la rakonto, kiun li faris, estas vera laŭ ĉiuj ĝiaj detaloj, tiu aminda junulo ŝajnas tre dolĉa, tre amindumanta. Mi estas certa, ke li min feliĉigos. Mi kredas, ke mi amos lin; eĉ mi sentas, ke mi jam lin amas.

Reale la junulino ne vidis tre klare tion, kio okazis en la fundo de ŝia animo. La iom sofisma rezono, kiu ŝin alkondukis al tiu duobla konkludo, nome: akcepti la eblecon de edziniĝo kun la viro, kiun ŝi kredis esti ŝia iama amanto, sed kiu tamen povus esti por ŝi nur fremdulo, tiu rezono celis nur unu celon: liveri al ŝiaj sentoj