Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/186

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

la sankcion de konfesebla motivo. Ŝi tiel ofte jam estis redirinta tiujn du nomojn: Herbeno, Fradeko, ke tiuj vortoj fariĝis por fraŭlino Kolardo nur bruo, havanta nenian precizan signifon. La sola impreso vere klara, kiu eliris el tiu ĥaoso estis ĉiam impreso pri Fernando retrovita, reakirita, refariĝinta tia, kia li estis en la matenruĝo de iliaj amrilatoj. Ŝi povos fariĝi la edzino de Fradeko; reale kun la sola Fernando ŝi edziniĝos.

Dum longa tempo ankoraŭ la junulino sin enabismigis en siajn pensojn, ne malkovrante alian novan eblecon de konkludo.

— Nun, ŝi daŭrigis, tial ke mia bedaŭrita onklino ne ekzistas plu, la edziniĝo altrudiĝas al mi laŭ tute deviga maniero. Sed estus al mi neeble edziniĝi kun ia ajn viro, kaj precipe lin ami. Mi konsentu, ke Petro estas vere la viro, kia li pretendas esti; nu, eĉ en tiaj kondiĉoj, li estas ankoraŭ la sola homo kapabla batigi mian koron: ĉar estus ĉiam Fernando tiu, kiun mi en li amegus.

Tiun fojon ŝia decido estis nerevokeble prenita.

Pro tio, la morgaŭon, ŝi ne lasis al Fradeko la tempon necesan por komenci paroladon, sed ŝi diris tuje:

— Mi multe pripensis, sinjoro Petro; kaj mi akceptas.

— Ha! fraŭlino Reĝino, ekkriis la junulo, kiu ŝajnis ebria pro ĝojo, neniam vi scios, kiom mi vin amas, kaj kiom vi min feliĉigas.

Altirante sian fianĉinon al sia koro, Petro metis sur la lipojn de la junulino longan kisadon, kiun redonis fraŭlino Kolardo: kaj ambaŭ fariĝis palaj pro kortuŝeco.

— Hodiaŭ, li diris, mi estas certa, ke tiun kisadon vi ne adresas al alia viro.

La junulino ne respondis, ĉar kontraŭe ŝi estis tute necerta pri tiu punkto.

Tamen la pripensadoj, kiujn Reĝino estis farinta la antaŭtagon, ŝin instigis desegni por ŝi kondutlinion, je kiu ŝi neniam devos malproksimiĝi. La dubojn, kiujn ŝi