Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/187

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

havis pri la personeco de sia estonta edzo, ŝi intencis konservi por si sola. Ŝi ne volis, ke aliaj homoj povu ilin suspekti kaj malpli ankoraŭ ilin partopreni.

Do, influite de tiu ideo, ŝi diris al Petro:

— Mi telegrafis al sinjorino Herbeno, mia kuzino, kaj al malnova amiko de mia familio, sinjoro Maziero. Mi ilin atendas post unu momento. Sed ili ne devos vin vidi. Via simileco kun ŝia edzo tro dolore impresus Beatricon. La sciigo pri la morto de mia onklino jam kaŭzis al ŝi grandan ĉagrenon; mi estas certa pri tio. Estas neutile pligrandigi ankoraŭ ŝian malĝojecon, rememorante al ŝi dolorajn okazintaĵojn. Jen estas do tio, kion laŭ mia opinio, estas konvene, ke vi faru. Lasu tiun hotelon, kaj loĝu en la Grimsel’a gastejo. Kiam ni estos donintaj al la bedaŭrita mortintino la lastajn honorojn, ni revenos Parizon. Mi vin sciigos pri tio. Vi nin akompanos, sed de malproksime, per la sekvanta vagonaro. Tial ke estus malkonvene, ke mi restu sola en nia Sèvres’a kampodomo, mi petos rifuĝejon de sinjoro Maziero. Estos li tiu, kiu anstataŭos mian patron, kaj kiu min kondukos al la altaro. Estos lia hejmo la loko, en kiu okazos niaj intervidiĝoj.

— Ha! mia kara, mia amata Reĝino, por tio same kiel por la cetero, vi tre scias, ke via deziro ĉiam estos la mia.

— Se mi agas tiamaniere, mi tion faras nur por prepari miajn familianojn al tiu simileco, kiu, mi rediras, estas tute neverŝajna.

Post du horoj sinjorino Herbeno kaj la bankiero alvenis al la hotelo de la Rhona glaciejo.

Kiam, kondukinte al ŝia lasta loĝejo la korpon de fraŭlino Delanjo, Reĝino, Beatrico kaj Maziero troviĝis solaj en la ĉambro iam loĝita de fraŭlino Rozino, la maljunulo diris al fraŭlino Kolardo:

— Mia kara infanino, vi estas plenaĝa, sekve tute libera