Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/188

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

agi tiel, kiel plaĉas al vi. Tamen ĉu mi povas peti de vi, kiaj estas viaj intencoj? Ĉu vi havas projektojn pri estonteco? Se mi faras tiujn demandojn, mi agas, ne instigite de scivolo, kredu min, sed de intereso al vi, por vin helpi, se tion fari mi povas.

— Mi estas tiel certa pri via amemo, ke mi ne ŝanceliĝas vin utiligi, por efektivigi projekton, de kies plenumo dependos mia feliĉeco.

— Kion vi volas diri?

— Kredeble mi baldaŭ edziniĝos.

Maziero kaj Beatrico faris ekmovon pro miro. Antaŭ kiam ŝi eliros el Parizo, pri nenio simila oni parolis. Depost la alveno en Svisujo, nenio en la leteroj de fraŭlino Rozino povis antaŭvidigi tian fariĝon.

Tiam Reĝino per kelkaj vortoj rakontis la okazintaĵon de l’ glaciejo, kaj finis dirante:

— Tiu junulo kaŭzis en mia koro impreson, kiun neniam mi sentis por alia viro. Mia bedaŭrita onklino, al kiu li estis tre simpatia, permesis, ke li nin vizitu. Mi estas certa, ke tio, kio plej forte nin ambaŭ allogis, estas granda simileco kun nia malfeliĉa Fernando.

Pro tiuj vortoj Beatrico eligis ĝemon, kaj sin turnis subite por kaŝi siajn larmojn.

La interparolado daŭris. Pri ĉiuj punktoj Maziero opiniis kiel la junulino. Oni ne povis agi laŭ pli prudenta maniero.

— Tamen, li diris finante, la sciigoj, kiujn vi kolektis pri tiu junulo, ŝajnas al mi iom malprecizaj. Antaŭ kiam vi plenumos agon tiel gravan kiel edziniĝon, ĉu vi volos permesi, ke mi ilin pliplenigu?

— Mi ĵus estis petonta tion de vi.

Nenio detenis en Svisujo la tri vojaĝantojn. Estis decidite, ke la morgaŭon ili revenos Parizon.

Post du horoj Fradeko konis tiun decidon, kaj siavice veturis per la sekvanta vagonaro tiel, kiel al li tion konsilis fraŭlino Kolardo.