Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/189

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
ĈAPITRO SEPA

En la saloneto de l’ hotelo, loĝita de Maziero, avenuon de Bois-de-Boulogne, kvin homoj atendis. Ili estis la bankiero, Klozelo, Juliino, Beatrico kaj Reĝino.

Tiun ĉi vesperon, la junulino devis prezenti al tiuj, kiuj anstataŭis ŝian familion, Petron Fradekon, sian fianĉon. Antaŭvidante tion, kio okazos, ŝi petis de Maziero, ke li invitu neniun fremdulon, preferante, ke la unua intervidiĝo fariĝu sen atestantoj.

Subite la pordo maldelikate malfermiĝis, kaj Baptisto, la ĉambristo de Maziero, maljuna servisto, kiu partoprenis la servistaron de l’ bankiero depost kvardek jaroj, eniris rapide kun mireganta mieno.

— Sinjoro, li diris, sinjoro Herbeno ĵus alvenas. Mi vidis lin malsupre en la korto. Li supreniras la ŝtuparon: mi lin aŭdas.

Maziero estis ekrapidonta al la vizitanto, kiun li ekvidis en la antaŭĉambro donantan al lakeo sian surtuton, kiam la pedelo anoncis:

— Sinjoro Petro Fradeko.

— Sed li estas Fernando, ekkriis la bankiero, rekonante sian baptofilon.

Revidante sian edzon, Beatrico svenis pro kortuŝego. Surgenuante apud ŝi, Juliino debutonumis la korsaĵon de la juna virino kaj al ŝi flarigis salaĵon.

Klozelo staris senmova. Tia maltimego lin ŝtonigis.

Pri Fradeko, li rondedirektis al ĉiuj ĉeestantoj longan