Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/190

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

miran rigardon, kiu iris el unu al la alia, kaj ne ŝajnis kompreni la kaŭzon de tia akcepto.

Feliĉe fraŭlino Kolardo alkuris por lin helpi.

— Tamen, ŝi diris, mi antaŭsciigis vin ĉiujn, ke ekzistas inter mia fianĉo kaj Fernando eksterordinara simileco. Vi sciis, ke li venos; vi lin atendis. Post tio, kion mi diris, tia mirego ne havas plu ian motivon por esti.

Dume ĉiuj ĉeestantoj iom post iom forlasis sian miregan sintenadon.

— Mia kara Reĝino, diris Klozelo, vi efektive parolis pri simileco. Sed antaŭ ni troviĝas pli ol simileco; ĝi estas vera identeco.

Dume la junulino, altirinte Petron al angulo de l’ salono diris mallaŭte:

— Post tio, kio okazis, mi esperas, ke mia stranga konduto en la glacia groto estas por vi sufiĉe bone klarigita. Poste, prenante per la mano la junulon, ŝi lin kondukis ĝis mezo de la ĉambro, dirante:

— Mi prezentas al vi sinjoron Petro Fradeko, mian fianĉon.

Dirante tiujn vortojn, Reĝino direktis al Beatrico rigardon, en kiu tiel nediskuteble legiĝis triumfo kaj satita malamo, ke la juna virino sentis subite kun certeco, ke ŝin ekokupas neevitebla malfeliĉo.

Tiu rigardo volis diri:

— Li estas Li, Fernando, cia edzo. En la pasinta tempo ci lin ŝtelis de mi. Miavice nun mi reprenas mian posedaĵon.

Beatrico nenion komprenis pri tio, kio okazas. Por ŝi estis vere Fernando la viro, kiu staras antaŭ ŝi; estis vere ŝia edzo tiu, kiu baldaŭ edziĝos kun fraŭlino Kolardo. Ombro de dubo ne ŝin tuŝetis eĉ iomete.

La silento fariĝis ĝeniga; Maziero komprenis, ke estas necese krei alidirekton.

— Ni estas profunde humiligitaj, li diris al Petro, pro la