Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/191

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

malmulte ĝentila akcepto, kiun vi estas ekricevinta. Sed kiam vi eniris en tiun salonon, kvankam ni estis sciigitaj de Reĝino, tamen ni ĉiuj kredis vidi aperanta malfeliĉan forkuranton, kiun senĉese ni ploras.

— Fraŭlino Kolardo, respondis la junulo, al mi parolis efektive pri tiu simileco. Sed neniam mi estus kredinta, ke ĝi estas tiel plena.

Ju pli Fradeko parolis, des pli ĉiuj gastoj de l’ bankiero sin reciproke rigardis kun miro. Estis la voĉo de Fernando la voĉo, kiu frapis iliajn orelojn; estis Fernando mem tiu, kiun ili aŭdis.

— Li estas Li, murmuris Eduardo en orelon de sia edzino. Tiel perfekta simileco ne estas akceptebla.

— Ĉu vi komprenas nun, diris Reĝino al sia fianĉo, kial en Svisujo mi tiel forte deziris, ke neniu vin vidu, antaŭ kiam mi estos sufiĉe preparinta mian familion. Malgraŭ miaj antaŭzorgoj, vi vidas, ke mi sukcesis nur duone.

Tiam ĉiuj ĉeestantoj sidiĝis. La bankiero estis malluma, kaj ŝajnis okupita de korpremanta penso, kiun li vane penis forpeli.

Klozelo, apud kiu li troviĝis, aŭdis eĉ, ke li murmuras:

— Devige li estas vivanta; devige Variaso eraris. Tie kuŝas la sola ebla klarigo.

Maziero multe deziris fari al Petro aron da demandoj. Sed komprenante, ke tia demandaro ŝajnus maldiskretega al la fianĉo de Reĝino, li haltigis sian kompreneblan malpaciencon.

La vespero, kiu komencis tiel malkorekte, finis kontraŭe kiel eble plej ĝentile.

Oni petis de Fradeko rakonton pri lia falo en la glaciejo; kaj ĉiuj ĉeestantoj tremetis, aŭdante tiun veran kvankam ne verŝajnan aventuron. Poste la junulo konigis siajn vojaĝojn, parolis malmulte, tre malmulte, pri la estintaj fariĝoj de sia vivo, kaj finis, pentrante la feli-