Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/192

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ĉecon, kiun li sentas, trovinte fine sinceran amemon, kiun soifas lia koro, kaj familion, kiu profite por li anstataŭos tiun, kiu konstante lin malŝatis.

La vespero estis tre nokta, kiam oni disiĝis. Fradeko ricevis de Maziero la permeson veni ĉiutage en lian hejmon por amindumi fraŭlinon Kolardo, kaj adiaŭis siajn novajn amikojn.

Sola Beatrico, pretekstante malsaneton, estis elirinta tuj post la komenco de l’ kunveno, rekondukite de Baptisto. La malfeliĉa virino suferis turmenton, kiun povas esprimi neniu superlativo. Ne nur ŝia edzo, ŝia Fernando estas edziĝonta kun Reĝino, sed plie li ne ŝajnis rekoni sian edzinon: kaj la rigardo, kiun li direktis al ŝi, estis rigardo de fremdulo kaj de indiferentulo.

En la kaleŝo, kiu ilin rekondukis hejmen, Klozelo diris al Juliino:

— Kion ci pensas pri tio?

— Nenion; tio min bestigis. Kaj ci?

— Tia animforteco estas ŝtoniga. Neniam mi estus kredinta, ke Herbeno aŭ kia ajn homo povas montri tian maltimegon.

— Tiam ci persistas kredi, ke li estas Fernando.

— Ĉu povas esti alie? Neniam oni vidis, ke Naturo sin ripetas laŭ tia precizeco.

— Tiu Fradeko estas eble malrajta frato de Herbeno.

— Estas neeble. La similecoj inter fratoj estas ofte tre grandaj, sed neniam tiel absolutaj.

— Tamen oni vidas, ke tiu fenomeno okazas ĉe ĝemeloj.

— Ci estas prava; kaj la klarigo estus trovita, se la ĝemela frato de Fernando estus vivinta. Sed li mortis en la tago mem de sia naskiĝo, bruligite en sia lulilo.

Dum la juna advokato revenis hejmen kun sia edzino, fraŭlino Kolardo resupreniris al la apartamento, kiun