Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/194

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Estis necese rapidi. Supreniri unu etaĝon, veki Baptiston, al li konigi tion, kio okazas, lasi al li tempon necesan por surmeti sian veston, tio perdigus altvalorajn minutojn, en kiuj neriparebla katastrofo povus okazi. La junulino ne ŝanceliĝis. Ŝi rapide malsupreniris la ŝtuparon; kaj trovinte duonmalfermita la pordon de la Maziera laborĉambro, ŝi en ĝin sentime eniris. Tio, kion ŝi vidis, ŝin najlis sur la pargeto pro miro, kaj malhelpis, ke ŝi faru antaŭen unu paŝon plie.

Elektra lustro pendanta el plafono lumigis al la vasta ĉambro per kruda lumo.

Kontraŭ ŝi, sur ĉiu flanko de la fenestro, du grandaj portretoj, pentritaj laŭ natura amplekso, tiuj de Leopoldo kaj de Klotildo, faritaj post ilia morto laŭ fotografaĵoj, kovris dekstre kaj maldekstre la tutan muron kontraŭe starantan.

En mezo de la ĉambro la maljunulo, kiu same ne ankoraŭ sin senvestigis, aliris kaj eliris kun ŝajno de frenezulo, kun okuloj konfuzitaj, vidante neniun el objektoj lin ĉirkaŭantaj, ŝajnante rigardi en la senfineco de sonĝo iun fantazian kaj terurantan aperaĵon.

Fraŭlino Kolardo komprenis, ke Mazieron okupas speco da hipnota dormo: ĉar kvankam li paŝis apud ŝi kaj preskaŭ ŝin tuŝis, li tamen ne ŝajnis rimarki ŝian ĉeeston.

Subite la bankiero kunplektis la manojn. Du dikaj larmoj ŝprucis el liaj okuloj, fluis malrapide laŭlonge de liaj velkitaj vangoj, kaj perdiĝis en lia blanka barbo.

— Pardonu, Leopoldo, pardonu, ĝemis la malfeliĉulo. Ne fikse direktu al mi tiun koleran rigardon. Mi estas kulpa; estas vere: mi volis min venĝi je duobla perfido. Sed depost tiu tempo, mi tiel suferis, mi tiel elpagis. Ho! deturnu cian senkompatan vizaĝon; ne min premegu. Mian malkuraĝan agon mi riparis kiel eble plej plene. Mi edukis cian filon, mi lin amis, mi lin direktis en la vivo, kvazaŭ li estus mia propra infano. Jes, mi certigas, ke