Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/195

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

pri tiu punkto mia konscienco ne povas min riproĉi. Ci ne estus pli bone farinta, mi estas certa pri tio; ĉar tio estas neebla. Granda malfeliĉaĵo lin premegis; estas vere: sed ĉu mi estas kulpa? ĉu estas juste, ke ci igu min responda pri tio, kio okazis? Subite Maziero haltis kun orelo streĉita, kvazaŭ li aŭskultus voĉon, kiu venas el la senfineco.

— Kaj la alia infano? ci diras. Sed ne estas li tiu, kiu troviĝis en la lulilo; ĝi estis anatomia temulo. Tion tamen ci scias tre bone. Ha! mia krimo estas sufiĉe abomena, ci ne bezonas ĝin ankoraŭ pligrandigi. Bruligi vivantan infanon! Sed tio estas kruelego, kiun mi estis nekapabla plenumi. Mi ĝin anstataŭigis per malviva novnaskito. Tial ke ci tion scias, kial ci persekutas min? La maljunulo haltis. Liaj fortoj ŝajnis eluzitaj.

Reĝino aŭskultis terurite, volante eliri el tiu ĉambro, hontante, ĉar ŝi surprizas tiun teruran sekreton, kiun neniam ŝi estis eĉ suspektinta: sed, malgraŭ ŝi, ŝi ĉiam restis, fiksite de forto pli supera ol ŝia volo, sur la loko, sur kiu ŝi troviĝis.

La ĝemadoj plifortiĝis.

— Li mortis en la hospitalo por Trovitaj Infanoj: li ne vivis pli ol dudek-kvar horojn. Tion al mi certigis Variaso. Variaso estis cia amiko same kiel la mia: li ne estas viro kapabla min trompi. Ci do vidas, ke ci estas malprava, min turmentante, kiel ci faras. Tiu infano estis malfortika; li ne povis vivi. Se mi ne estus ŝtelinta lin, ci tamen estus lin perdinta. Ĉu estas grave por ci, ke li mortis en hospitalo anstataŭ morti en cia hejmo? Ho! tiun rigardon, tiun malaman rigardon, kiu kulpigas kaj kiu kondamnas, mi do ĉiam vidos; neniam mi do povos ĝin eviti. Ho! tiun agonian rigardon! depost tridek jaroj ĝi min persekutas, depost tridek jaroj ĝi restas fiksita al mia persono!

Kaj dum la malfeliĉa halucinulo parolis, li metis siajn