Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/203

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

juĝa eraro, diris la juna advokato, eble Reĝino ne uzis vorton tute ĝustan: estas prefere diri: viktimo de Fatalo. Pro financaj konsiloj, kiujn la kompatinda Herbeno donis al ia Sedilo, malbonaj konsiloj, kiuj okazigis la malriĉigon de tiu homo, li altiris al si la malamon de sia kliento. La du viroj renkontis unu la alian en vagono, ĉe la Bellevue’a stacidomo. Kio okazis inter ili? Tion oni ne scias; ĉar ĉiam Fernando konservis pri tiu aventuro silenton, kiu okazigis lian pereon. Fine en vespero nia malfeliĉa amiko revenis al sia hejmo malfrue, kun stranga mieno, kun sangokovritaj manoj, en momento kiam la korpo de Sedilo estis trovita piede de la Meudon’a pontego, kun kuglo en ŝultro.

— Laŭ via opinio, kia estas la kaŭzo de tiu silento?

— Tial ke Beatrico ne ĉeestas, ni povas paroli. Herbeno havis certe amantinon en la Parizaj ĉirkaŭaĵoj. Kiam li mortigis Sedilon, li revenis, vizitinte tiun virinon. Sed por ne perfidi la sekreton de siaj amkunenoj, li preferis nei ĉion kaj lasi kondamni sin kiel mortiganton, dum, ni ĉiuj estas certegaj pri tio, li estas kulpa nur de nevolmortigo pro memdefendo.

— Kiel? Tiu virino lasis sian amanton aliri al la punlaborejo, kaj ŝi faris nenion por lin savi? Tio estas neverŝajna.

— Tamen tio estas vera.

— Kia abomeninda kreitaĵo! ekkriis la junulo kun tono plena je naŭzo.

Fraŭlino Kolardo preskaŭ svenis pro kortuŝegeco. Ŝi deziris, ke la pargeto enabismiĝu sub ŝiaj piedoj, por ke ŝi estu kaŝita for de ĉiuj rigardoj. Ĉu la viro, kiu tiel kolere parolas, estas vere Herbeno? Ĉu li petis de ŝi ŝian manon nur por ŝin havi en sia potenco kaj pli bone sin venĝi pro ŝia iama malnoblaĵo? Fradeko, kiu parolante rigardis sian fianĉinon (cetere li tion faris senĉese depost la komenco de l’ vespero), ŝin vidis tiel palan, tiel ŝanĝitan, ke li ne povis ne diri: