Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/204

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

— Kio do estas en vi, Reĝino? Vi ŝajnas malsaneta.

— Tio ne estas grava, respondis la junulino, farante grandan penadon por altiri rideton al siaj malkolorigitaj lipoj. Sed mi ne povas aŭdi pri tiu funebra fariĝo kaj samtempe ne esti kortuŝita ĝis malsaniĝo.

— Tio estas la plej bona pruvo, kiun vi povas doni pri la supereco de via koro, respondis ĝentile Petro, kiu prenis la manon de la junulino kaj metis sur ĝin respektoplenan kisadon.

Poste, sin turnante al Maziero:

— Ĉu sinjoro la baptofilo neniam montris signojn de cerba malsano? li demandis.

— Neniam. Kial tiu demando?

— Pro tio. En Dinan mi tre bone konis junulon dolĉan, humanan, nekapablan fari malbonon al iu ajn. Subite ian tagon, sen ia klarigebla motivo, li eliras el sia hejmo kun tranĉilo en mano, rapidas al promenanto, kiun neniel li konis, kaj lin mortigas. La fariĝo okazis plentage antaŭ dudek atestantoj. Oni arestas la mortiganton kaj preparas lian proceson. Sed, mirinde! ne nur la kulpigito obstine neas malgraŭ la atestado de tuta urbo, sed plie li certigas, ke li tute ne scias, pri kiu mortigo oni lin riproĉas. Kompetenta kuracisto, elektita de la juĝantaro, deklaraciis, ke tiu malfeliĉulo plenumis sian krimon en krizo de maskita epilepsio. Hodiaŭ li estas flegita en resanigejo. Nu, se oni konsideras la karakteron la edukitecon, unuvorte la tutan estintecon de sinjoro Herbeno, eble oni povas sin demandi, ĉu lin same ne atakis krizo de subita frenezeco. Ĉu vi pensis al tia ebleco? Maziero kaj Klozelo sin rigardis reciproke ĉagrenegaj. Nek unu nek alia pripensis pri la ebleco de freneza atako subite okazanta. Eble tamen ĉi tie kuŝis la vero, eble la savo.

— Efektive, diris la bankiero, se ni akceptas la hipotezon de cerba epilepsiforma konfuzaĵo, la mortigo de Sedilo kaj la reveno al Parizo estas fariĝoj, kiuj okazis