Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/205

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kvazaŭ en sonĝo, kaj pri kiuj la malfeliĉa knabo neniel memoris, kiam li vekiĝis. Tiu perdo de memoreco klarigus laŭ maniero tute kontentiga (tia estas mia opinio), kial Fernando tiel energie neadis antaŭ la atestantoj, kiuj certigas, ke ili lin rekonis.

— Eble vi estas prava, respondis la juna adokato, kiu restis revanta. — Bedaŭrinde, li pensis, nun estas tro malfrue; sed en momento de l’ enketo tiuj montroj estis altvaloraj. Mi certe estus ekzameninta ilin kun la tuta atento, kiun ili meritas. Sed nun Fernando estas kondamnita kaj ĉenrompinta. Ni troviĝas antaŭ la juĝita afero. Sed por denove refari proceson, oni bezonas novan fakton; kaj ne per malprecizaj konjektoj, per malrajtigitaj suspektoj oni povas rekomenci juĝan agon.

En tiu momento Eduardon tuje vekis en lia revado lia edzino, kiu diris, metante sian manon sur lian ŝultron:

— Nu, amiko mia, ci estas vere tro fervora magistrato. Estas por ĉio tempo taŭga. Lasu do trankvilaj ciajn advokataĵojn, kaj ne malhelpu, ke nia nova amiko sin turnu al sia fianĉino, al kiu depost unu horo li ne sufiĉe afabliĝis, dank’ al ciaj senĉesaj pripensadoj.

Ĉiuj ĉeestantoj ridetis; kaj la interparolado daŭris laŭ pli monduma maniero.

— Mi esperas, diris la bankiero al Petro, ke via edziĝo estos kaŭzo de reciproka alproksimiĝo inter sinjoro via patro kaj vi, kaj ke ni havos plezuron konatiĝi kun li.

— Mi ne kredas, sinjoro, respondis Fradeko malgaje. Mia patro al mi certigis, ke lia nerevokebla volego estas havi kun mi neniun rilaton, kia ajn estu la preteksto. Kaj tial ke mi ĝuste parolis pri la ebleco de edziĝo, por kies plenumo mi bezonos lian konsenton, li respondis:

— Mi sendos skribe ĉion, kion ci bezonos. Poste mi volas nescii ĉion, kio cin koncernas, ĉion, eĉ cian ekziston.

— Eble tiun frazon elparolitan en kolera ekmovo li poste bedaŭris. Ĉu vi permesas, ke mi prezentu min al li, kiel perulon necesan por repacigo?