Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/208

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

monero, kaj Petron, tiun kanajlon, li elektis kiel universalan heredanton! Maziero, kiu ne povis aŭdi tiun cinikan rakonton, kaj samtempe ne grimaci pro naŭzo, havis nevolan rideton, aŭdante tiun konkludon.

— Tio vin ridigas, sinjoro, respondis acidtone la maljuna kamparano, sed min ne. Tamen mi uzis ĉiuspecajn antaŭzorgojn. Tial ke mi timis tion, kio okazis, mi zorgis enŝipigi mian filon al lando perdita, tre malproksima, apud Ĥinujo. Mi esperis, ke, ne lin vidante, mia onklo lin forgesos. Sed ĉu tio utilis al mi? Ne. Ili inter si korespondadis. Mi eĉ kredas, ke tiu ekzilo havis nur kiel rezultaton plirapidigi la katastrofon. Petro rakontis al la maljunulaĉo aron da fantaziaĵoj, kiuj malordigis lian cerbon. Tia estas la uzado, kiun tiu malgranda monstro sciis fari je la instruado, kiun mi donis al li. Fine la konsekvenco de tiu afero estis jena: por ke mia filo faru tiun vojaĝon, mi elspezis nekredindan monsumon: jen estas ĉio, kion ĝi al mi gajnigis. Pro tio, kiam li revenis el sia sovaĝula lando, por enkasigi la multnombrajn ormonerojn, kiujn li ŝtelis de mi, mi diris al tiu serpento, kiun mi estis varmiginta sur mia brusto: “Foriru; neniam mi cin revidu!” En mia loko, kiamaniere vi estus aginta?

— Ne sammaniere, mi vin certigas.

Sed la bankiero ne insistis. Li pripensis:

— Ĉu estas eble, ke la fianĉo de Reĝino, kiu havas superan naturon, estas laŭ sango la filo de tiu malnobla kamparanaĉo! Li daŭrigis:

— Mi komprenas ĝis ia grado, ke vin malkontentigis la severa konduto, kiun uzis al vi via onklo, kvankam tian konduton eble justigas via manko de respekto al li; sed fine, la heredanto estu vi aŭ via infano, fakte la afero havas malmulte da graveco, tial ke, ĉar Petro estas via unika filo, via tuta posedaĵo devos reveni al li en estonteco. Reale tio estas nur antaŭheredaĵo.