Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/207

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

— Unue necese estas, ke vi konu unu detalon. Mi havis maljunan onklon, idiotan kaj manihavan, pli malhumilan pri lia nomo Fradeko, ol estus fiera pri sia nobeltitolo Prelongo aŭ Blasano. Havis unu solan fantazion tiu malspritulo: li ne volis, ke lia nomo estingiĝu. Tial ke li estis fraŭlo, mi troviĝis lia sola heredonto. Li ofte diris: “Malo, amiko mia (Malo estas mia baptonomo), se ci volas ricevi mian heredaĵon, havu filon: sen tio, mi testamente donos mian tutan havaĵon al la Publika Helpantaro. Tio nomiĝos: Fradeka testamentaĵo, kaj estos maniero tre taŭga por savi nian nomon el la forgeso.” Fine la aferoj troviĝis en tiu stato, kiam Petro naskiĝis.

— Je kiu epoko? demandis fervore Maziero.

La maljunulo rigardis sian interrompanton per suspektanta rigardo, kaj respondis:

— La dekan de Decembro 1874.

— La dekan de Decembro! pensis la bankiero, la saman tagon, kiel Fernando! Malo daŭrigis:

— Vi komprenas, kiel multe mi estis ĝoja. Tial ke mi havis filon, la heredaĵo de mia onklo ne povis plu foriri for de mi. Ha! mizere! mi ne kalkulis Petron, tiun viperon, kiu karesis la maljunulon, lin kisis, lin akompanis en liaj promenadoj, faris al li ĉiuspecajn ammontrojn, fine neniam lin delasis eĉ unu minuton. Vi komprenas, ke mi agis kun mia onklo same kiel kun maljuna idiotulo, ĉar li vere estis tia; kaj mi ne min ĝenis por diri, ke li estis vivinta dum sufiĉe longa tempo, kaj ke lia morto estos malfeliĉaĵo por neniu homo. Li ne estis ĉiam kontenta pro miaj rimarkoj: sed tio min indiferentigis. Dank’ al mia knabo, mi lin tenis; mi estis certa, ke lia havaĵo ne estos englutita de la Publika Helpantaro: nur tiu rezultato min interesis. Nu, neniam vi divenos la friponaĵon, kiun al mi perfide ludis tiu porko. Li faris testamenton. Ha! sinjoro, li min malheredis ĝis la plej eta