Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/213

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

— Strange. Ĉar la deziro, kiun vi montris, estis neniel ofenda por li.

— Nur unu fojon (en tiu epoko mi estis deksesjara), mia patro diris: “Se iam ci veturos Parizon, estos por ci neutile serĉi la hotelon, en kiu ci naskiĝis. Antaŭ kelkaj tagoj oni ĝin detruis, por lasi lokon al la nova strato de Louvre, nun konstruata.”

La geedziĝanoncoj estis publikigitaj kaj afiŝitaj sur la muroj de la du urbodomoj, kiam Klozelo ricevis letereton de la Polica Prefekto, kiu petis de la juna advokato, ke li bonvolu doni kelkajn minutojn por interparolado. — Senkulpigu min, ĉar mi vin malhelpas en viaj okupadoj, diris al Eduardo tiu altranga oficisto; sed mi volus ricevi de vi kelkajn pliplenigajn sciigojn, kiujn mi bezonas.

Klozelo sin klinis kaj atendis. Kiam la policestro estis demandinta kelkajn notojn dissemitajn sur lia skribotablo, li daŭrigis:

— Vi scias, ke Fernando Herbeno, kondamnita al punlaboroj ĝis la fino de sia vivo por mortigo al Sedilo, forkuris for de Noumea, kaj ke ĝis nun estis neeble retrovi liajn postsignojn.

— Mi scias.

— Momenton, ni kredis, ke ni marŝas sur la bona vojo. Iu, nomita Fradeko, kies priskribo akurate respondas kun tiu de Herbeno, estis malkovrita, dum li vojaĝis en Svisujo. Depost tiu epoko, tiu viro estis senĉese observita. Sed ĉiuj liaj familiaktoj estas tre regulaj, kaj lia konduto tute ne riproĉinda. Ni plenigis niajn informojn, irante al Dinan, kie loĝas lia patro. En tiu urbo, la respondoj de loĝantoj demanditaj nepre akordiĝis kun niaj unuaj sciigoj. Sed tiu Fradeko baldaŭ edziĝos kun junulino, kiun vi konas. Mi supozas, ke se vi lasas plenumiĝi tiun geedziĝon, ke se eĉ vi ĝin malkaŝe aprobas kaj helpas, tio pruvas, ke vi havas certajn pruvojn, ke povas