Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/214

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ekzisti inter la fianĉo de via amikino kaj la forkurinto el la punlaborejo neniu ebla komuneco.

— Vi estas prava. Neniam mi estus konsentinta fariĝi kunkulpanto en bigamio. Mi ne posedas materiajn pruvojn pli pruvantajn, ol tiujn, pri kiuj vi parolis; cetere ili ŝajnas al mi sufiĉaj. Sed precipe sur la moralajn pruvojn mi apogas mian konvinkon. Por homo, kiu rilatis kun Herbeno kaj kun Fradeko, la konfuzo estas tute neebla. Ekzistas inter tiuj du viroj simileco nur fiziologia; kaj oni ne povas kulpigi ĉi tiun lastan pro tiu strangaĵo.

— Mi dankas vin. Jen estas ĉio, kion mi volis koni. Maziero, demandita laŭ sama senco, respondis siavice laŭ identa maniero.

Por la Polica Prefekto, la hipotezon de identeco inter Fradeko kaj Herbeno jam forte ŝancelis la montroj antaŭe liveritaj. La duobla deklaracio de tiuj du viroj, pri kies honoreco li ne povis dubi, ĝin plene nuligis.

— De nun, li diris, estas neutile daŭrigi observadon, kiu ne havas plu ian motivon por esti.

Fradeko povis do aliri kaj eliri en lokoj, en kiujn al li plaĉis iri: kaj li ne estis plu devigita, kiel antaŭe, toleri ĉiumomente la demandojn de l’ ĝendarmo aŭ de l’ policano, kiun li renkontis sur sia vojo.

Samnatura sceno okazis en Sorbono, en la ĉambro, en kiu la Pariza Esperanta grupo havas siajn kunvenojn.

Kompreneble tuj kiam Fradeko estis alveninta en la ĉefurbon, tial ke li estas fervora Esperantisto, li deziris ĉeesti ĉe tiuj kunvenoj.

Do li sin turnis al ĝia simpatia sekretario, kaj petis de li, ke li bonvolu lin enskribi kiel ageman anon. Sed, vidante Petron, ĉi tiu lasta estis frapita de mirego tia, ke li lasis fali la stilografon, kiun li konstante tenas en sia mano.

Li havis antaŭ siaj okuloj Herbenon, sian malnovan amikon, unu el fondintoj de l’ grupo, Herbenon, kiun