Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/215

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

oni kredis malviva aŭ forkuranta: kaj tiu Herbeno, kiu sin prezentis al li sub la nomo de Fradeko, ne ŝajnis lin rekoni, kaj petis de li sian enskribon per tiel natura voĉtono, ke la malfeliĉa sekretario frotis siajn palpebrojn, sin demandante, ĉu li ne estas atakita de okulaj konfuzaĵoj.

Li do respondis per malprecizaj frazoj, ke li povas nenion fari, antaŭ kiam li ne estos demandinta la estraron. La opinioj ne venis al sama konsento. Kvankam ĉiuj kungrupanoj estis konvinkitaj pri la senkulpeco de Herbeno, kies altajn kvalitojn de spirito kaj de koro ili povis ŝati en la pasinta tempo, tamen unuj ŝanceliĝis akcepti en sia intimeco viron, kiu eble estas kondamnita kaj ĉenrompinta: aliaj kontraŭe certigis, ke en tiu afero troviĝas simpla simileco, al kiu oni ne devas doni ian gravecon.

Sed kiam estis konitaj la edziĝo de Petro kaj la decido de l’ Polica Prefekto, la prezidanto kun sia kutima sagaceco finis la disputon per tiuj vortoj:

— Ĉu nia nova amiko estas Herbeno aŭ Fradeko? Tion mi ne scias; sed tion ni ne bezonas scii. La sola afero, kiun neniam ni devas forgesi, estas jena: la fundamento mem de Esperantismo estas neŭtraleco; kaj ni ne devas nin montri pli policemaj ol la Polica Prefekto.

Ĉiuj aplaŭdis tiujn saĝajn parolojn; kaj la akcepto de Fradeko estis unuvoĉe proklamita.

La tago de l’ geedziĝo alvenis. Kiel Reĝino jam anoncis al sia estonta edzo, estis Maziero tiu, kiu anstataŭis ŝian patron, kaj ŝin kondukis al la altaro.

La beleco de la juna edziniĝanto ĉarmegis ĉiujn okulojn.

Ŝia blanka vualo plivalorigis la dikajn tordaĵojn de ŝia nigra hararo. Sin apogante sur la brakon de l’ malnova amiko de sia familio, ŝi aliris majesta kaj fiera,