Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/216

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

simila al juna princino, portante kiel diademon la kronon el oranĝaj floroj, kiu aŭreolis ŝian frunton.

Pensante, ke tiu bela kreitaĵo baldaŭ fariĝos lia edzino, Petro senlace ŝin kaŝe rigardadis, kaj ŝajnis okupita de malatentaĵoj, kiujn rimarkis ĉiuj ĉeestantoj.

Post la parado en la preĝejoficejo, sinjorino Fradeko prenis la brakon de sia edzo; kaj por sin direkti al sia kaleŝo, ŝi trairis la navon laŭ ĝia tuta longo.

Faleginte sur sia preĝoseĝo, kaŝante sian kapon inter siaj manoj kiel por preĝado, sed reale por malvidigi siajn larmojn, sinjorino Herbeno tie ĉeestis, miksita kun la popolamaso.

Kiam ŝia kuzino paŝis apud ŝi, la malfeliĉulino relevis la kapon.

La du konkurantinoj sin fikse rigardadis reciproke. Sur la fizionomio de Beatrico vidiĝis markoj de profunda malespero; dum la vizaĝo de Reĝino malhumila kaj triumfanta radiis, havante tiun satanan rideton, kiun la pentristoj de la XVIa jarcento metis sur la lipojn de la defalinta ĉefanĝelo.

Kiam la junaj geedzoj estis suprenirintaj en kaleŝon, sinjorino Klozelo alproksimiĝis al Beatrico.

— Venu kun mi, ŝi diris. Ni faros en la manĝejo rapidan aperon; ĉar nia foresto estus tro rimarkita. Poste mi vin kondukos en mian hejmon, kaj mi ne vin lasos plu. Nu, mia malfeliĉa amikino, havu kuraĝon.

Sinjorino Herbeno sin rigidigis, ĉar ŝi ne volis doni al tiuj indiferentuloj, kiuj ĉi tie ĉeestis, la spektaklon de sia doloro. Ŝi uzis la saman kaleŝon kiel Juliino, rondeiris ĉirkaŭ la salonoj, lasis fali dekstre kaj maldekstre kelkajn komunajn ĝentilaĵojn, kaj revenis rapide sin ŝirmi, kiel malfeliĉa vundita birdino, en la koketan kaj vatumitan neston, kiun la amanta Eduardo estis doninta al sia edzino.

Apenaŭ Beatrico estis sidanta, tuj ŝi ekploregis.

— Tio troiĝas, ŝi ĝemis, tio troiĝas. Neniam mi povos