Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/217

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

toleri tian turmenton. Pro monduma konveneco, mi estos devigata ilin viziti, kaj vidi ilian feliĉecon. En mia ĉeesto ili amos unu la alian, al si ridetos, eble sin kisos reciproke: en familio tio ĉiutage okazas. Mi tre sentas, ke mi ne havos sufiĉan forton por tion vidi. Mi preferas min mortigi tuje.

— Mia kompatinda amikino, ĉu vi volas, ke mi konigu mian tutan penson? Vi estas tute simple ridinda. Se Petro estus via edzo, vi tamen devus kompreni, ke nek Eduardo nek sinjoro Maziero permesus la plenumiĝon de tia geedziĝo. Post ĉiuj amasigitaj pruvoj, dubi ankoraŭ estas ne sagaceco sed nur obstineco.

Havante sian vizaĝon en sia poŝtuko, Beatrico ne ŝajnis aŭdi.

— Vi ne volis ĉeesti ĉe tiu ceremonio, daŭrigis Juliino; sed sinjoro Maziero vin devigis tion fari. Li estis prava. Ĉar, tial ke Fradeko estas nur fremdulo por vi, via foresto estus ne nur ne klarigebla, sed plie ofenda por Reĝino.

Aŭdante tiun nomon, Beatrico relevis la kapon.

— Vi do ne vidis ŝian demonan rideton? ŝi ekkriis, tordante siajn brakojn.

— Jen estas via malsana imago, kiu ankoraŭ laboras. Reĝino edziniĝas kun viro, kiun ŝi amas; ŝi estas feliĉa, kaj ŝi ridetas: tio ŝajnas al mi tute natura. Ĉu vi volis, ke ŝi alpaŝu al altaro, kiel viktimo buĉota de l’ oferanto? Sed tiuj saĝaj paroloj ne sukcesis kvietigi Beatricon, kiu daŭrigis:

— Li estas Li; li estas Fernando; pri tio mi ne dubas. Tiu krimulino lin rekonis kaj ensorĉis. Ha! mi tre scias, ke ŝi estas bela, pli bela ol mi. Kvankam mi ŝin malamas per ĉiuj miaj fortoj, mi tamen estas tro justa por ne tion konsenti. Kaj nun ŝi min premegas per sia triumfo, ŝi traboras mian koron per tiu akra rideto, kiu tiel klare signifas: “Li apartenas al mi nun. Venu lin preni, se ci povas.”