Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/221

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

sentis, ke ŝia kredo iom ŝanceliĝas. Pro tio ŝia ĉagreno troviĝis iom pli malfortigita.

— Pro tio, daŭrigis Juliino, tuj kiam la geedziĝanoncoj estis publikigitaj, la kaŝita observado, kiu persekutis Fradekon depost lia eliro el Svisujo, subite ĉesis. En la sama momento kaj pro la sama kaŭzo, li estis permesita partopreni la Parizan Esperantan grupon. Kaj eĉ en tiu okazo Eduardo diris: “Kvankam tio estas tute neverŝajna, se tamen sinjoro Maziero kaj mi estus ambaŭ trompitaj de Fernando, mi estas devigita konfesi, ke mia malnova amiko montriĝus diable forta. Ĉar li trovus rimedon por igi nin liaj nevolaj kunkulpantoj kaj tiamaniere sin liberigi por ĉiam el ĉiuspecaj persekutadoj.” Beatrico ĉiam daŭrigis aŭskulti sian amikinon, kaj konservis silenton, ne havante plu ion por diri.

— Mi resumas mian penson, fine diris sinjorino Klozelo. Aŭ, kaj tio estas certa, nerefutebla, ne eĉ povas esti diskutebla, Petro estas por vi nur fremdulo: en tiaj kondiĉoj via ĵaluzeco ne havas motivon por esti, kaj vi ne povas riproĉi Reĝinon, tial ke ŝi serĉas sian feliĉecon en edziniĝo, kiu plaĉas al ŝi: aŭ, kaj tio estas neverŝajna, malsaĝa, freneza, Fradeko estas vere via edzo. Nu, eĉ en tiu okazo, ĉio plej bone aranĝiĝus. Necese estis, ke li edziĝu; kaj por agi lerte, li povis preni nur sian infanecan amikinon, nur la solan Reĝinon. En tiu hipotezo, tial ke, amante Fernandon, vi deziras nur lian feliĉecon kaj ne la satigon de egoisma amo, ĉu ne estas por vi pli konsolinde senti, ke li troviĝas apud vi, vidi lin ĉiutage, esti certa pri lia feliĉeco eĉ pere de alia virino, prefere ol scii, ke li estas ekzilita, persekutita de ĝendarmoj, vivanta en senĉesaj teruroj, havanta nenion por manĝi, ne scianta en kiu loko li dormos, mizera, forgesita. Ha! Beatrico, kredeble estas sole vera la dua supozo, sed ĉu vi ne opinias, ke por li kaj eĉ por vi, preferinde estus, ke ĝi estu la unua!

Juliino silentiĝis.