Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/222

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Tiam sinjorino Herbeno sin levis, kaj per senpripensa ekmovo ŝi alsaltis al la kolo de sia amikino.

— Danke, ŝi diris, plorante larmojn, kiuj tiufoje estis larmoj de ĝojo, danke por viaj bonaj paroloj, por la penado, kiun vi faris, provante min konsoli. Mi ne diras, ke vi min konvinkis; sed tamen mi sentas min iom ŝancelita, kaj certe pli kvieta ol antaŭ momento. De nun mia konduto estas tute klare montrita. Mi penos enfermi mian ĵaluzecon en la plej profundan kaŝejon de mia animo; mi neniamaniere lasos ĝin aperi; kaj mi vidos ne paliĝante la montrojn de lia amo. Samtempe, per mia diskreta sed tamen amoplena sintenado, mi provos komprenigi al Fernando, ke ĉiam mi amas lin, ke mi pardonas malfidelecon, kiun la solaj circonstancoj igis neevitebla, sed ke mi ĉiam konsideras min kiel lian solan kaj veran edzinon, kaj ke, se prezentiĝos okazoj, li povos fidi al mia sindono.

Preninte tiun saĝan decidon, Beatrico denove kisis sinjorinon Klozelo, kaj revenis hejmen.

En la unuaj semajnoj, kiuj postiris la geedziĝon, ŝi ne havis motivojn por inciti sian ĵaluzecon kaj sin suferigi; ĉar la junaj geedzoj estis veturintaj en geedziĝa vojaĝo, kiu devis daŭri unu monaton.

Tial ke sinjorino Herbeno ne ilin havis antaŭ siaj okuloj, ŝian ameman animon ne povis disŝiri la eksteraj montroj de sentoj, kiuj estis al ŝi ŝulditaj, sed kiujn Petro malŝparis al alia virino.

Tio estis feliĉa por ŝi.

Ĉar se Fradeko kaj lia edzino estus restintaj en Parizo, la scenoj, kiujn Beatrico estus vidinta, estus farintaj en ŝia koro profundajn vundojn, el kiuj estus forkurinta ŝia tuta viveco.

Tiu longa forestado ŝin savis.

Efektive tiu unua monato de geedziĝo estis por Reĝino kaj por ŝia edzo neinterrompita ebrieco de koro kaj de