Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/223

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

sentoj, vera malŝparo de ŝmacadoj kaj de promenadoj en luna heleco.

La tagon mem de ŝia edziniĝo, kiam la juna virino sin vidis sola kun sia edzo, ŝajnis al ŝi, ke ŝi sin retrovas, kiel ŝi estis du jarojn antaŭe, en epoko kiam Fernando ŝin amis por la unua fojo. Pro tio, realligante estintecon al estanteco, enpenetrite de la pasio, kiu elfluis el ŝia koro, avida de karesoj donitaj kaj ricevitaj, ŝi ne povis atendi la proponojn de sia edzo, kaj sin oferis subite: kaj, post longaj horoj pasigitaj en plena ĉielo, ŝi fine endormiĝis sur la brusto de Fradeko.

Sed, kiam tiu krizo de furiozeco estis pasinta, Reĝino rekonsciiĝis.

Tiam, kiam ŝi povis pripensi, ŝi rekonis, ke ŝia sintenado estis tre malprudenta. Ĝenerale nova edziniĝinto ne estas tiel sperta en amaj aferoj: ŝi agis kiel edzino, ne kiel fianĉino.

Tamen ŝia edzo ne ŝajnis rimarki la strangecon de tiu farmaniero; kaj nenio en lia sintenado povis divenigi, ke li havas eĉ la plej malgrandan suspekton.

— Ĉu, pensis Reĝino, por kompetente juĝi tian okazon, al li mankas specialaj konoj? aŭ prefere, ĉu, tial ke li estas la sola homo, kiu konas la veron pri tiu punkto, li ne povas min riproĉi pri situacio, kies aŭtoro li estas? En komenco la junulo sin montris inda je lia bela amantino. Fortika kaj sana, amegante Reĝinon, malkovrante ĉiutage novan perfektaĵon en la mirinda vivanta statuo, kiu tremetis inter liaj brakoj, li sentis, ke lin manĝegas flamo tiel ardanta, kiel tiu, kiu bruligis la junan virinon. Ambaŭ vivis en revo, mirante, ke ilia malforta homeco povas toleri ne rompiĝante tiel akran feliĉecon kaj per egala flugado ili altiĝis ĝis tiu ideala empireo, en kiu la senfina amo ne havas ŝanceliĝojn.

Sed iom post iom, en tiu senripoza kurado, Fradeko estis preteririta. Vane, por resti sur la sama vico kiel lia kunulino, li provis superhomajn penadojn; li ne sukcesis.