Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/224

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Al maldiskretaj kaj senĉesaj demandoj, kiujn al li faris Reĝino, li povis redoni nur malprecizajn respondojn. La malfeliĉa junulo suferis pro tio. Sed ĉu li povis agi alimaniere? Li estis devigata obei al la unika sento, kiu fine lin tutan okupadis: ĝi estis, grandega bezono de ripozo.

La juna virino unue miris, poste ĉagreniĝetis; kaj kun la amo, kiun ŝi sentis al sia edzo, miksiĝis sento de kompato, kiu malbone kaŝis iom da malŝato.

En tiu spiritstato ili revenis Parizon.

La vesperon mem, ili faris viziton al Maziero, kaj en la salono renkontis Beatricon.

Dank’ al sia neerariga flaro de amanta virino, Beatrico sen malfacileco rekonis, ke nesentebla sed reala barilo jam staris inter la novaj geedzoj. Tiu malkovro al ŝi kaŭzis grandegan ĝojon. Redonante al ŝi ŝian tutan spiritliberecon, ĝi ebligis, ke ŝi fidele plenumu la programon, kiun ŝi altrudis al si en la tago mem de la geedziĝo, post sia longa parolado kun Juliino.

Ŝi montriĝis afabla, sprita, eĉ iom koketa, petis de Fradeko detalojn pri la landoj de li trairitaj, interesiĝis pri la rakontoj, kiujn li faris; kaj la junulo ŝajnis mirigita de ŝiaj inteligentaj demandoj kaj de ŝiaj spertaj respondoj. Pro tio, li diris al Klozelo:

— Mi ĝoje toleras la ameman ĉarmon de tiu gracia kaj instruita virino, kiu nun fariĝis mia bokuzino. Mi min demandas ne sen miro, ĉu vere Herbeno estis tiel blinda, ke li ŝin trompis kun malĉastulino, kaj mi sentas min feliĉa, pensante, ke, dank’ al la parencaj ligiloj, kiuj nin kunigas, mi povos ŝin oftege vizitadi en intimeco de familio.

Kiam sinjorino Herbeno troviĝis sola, ŝia vizaĝo radiis. Por la unua fojo depost multaj monatoj, ŝi sentis, ke iom da ĝojo revenas al ŝia koro.

— Juliino estis prava, ŝi pensis. Li edziĝis kun Reĝino