Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/225

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

por igi sian ripozon sendanĝera. Sed mi estas ĉiam la virino, kiun li amas.

Dum Beatrico faris al si mem tiun konsoligan pripenson, sceno tute malsimila okazis inter sinjorino Fradeko kaj ŝia edzo.

Reĝino ne povis vidi sen profunda sento de kolerego la koketaĵojn faritajn de ŝia kuzino por altiri Petron, koketaĵojn, kiujn la junulo toleris kun esprimo de neniel maskita plezuro. Pro tio, tuj kiam la juna virino revenis hejmen, ŝi faris al Fradeko teruran scenon de ĵaluzeco, kiu kompreneble havis nur tiun rezultaton: plilarĝigi la fosaĵon, kiu jam ilin malkunigis.

Kun flamantaj okuloj, kun tordita buŝo, Reĝino aliris kaj eliris tra la ĉambro, similante furiozan leoninon.

Fradeko tre kvieta kontraŭe daŭrigis trankvile sian senvestigon.

— Kial do ci tiamaniere vagadas? li diris. Kial ci ne enlitiĝas?

— Lasu min trankvila.

— Ha! ha! la sinjorino estas nervincitita. Trinku iom da oranĝflora miksaĵo: tio cin kvietigos. Mi mortas pro dormbezono. Bonan nokton.

— Kaj ci kredas, ke la aferoj tiamaniere okazos, ke mi ne scios defendi mian posedaĵon? Nun ci al mi apartenas; mi ne volas, ke ŝi cin reprenu.

— Kion ci volas diri? Mi ne komprenas.

— Ne ŝajnigu la nescianton. Se ci kredas, ke tiuvespere mi ne vidis viajn hiprokritaĵojn, ci eraras: mi havas bonajn okulojn.

— Kiajn hipokritaĵojn? Pri kiu ci parolas? Fine ci min incitas per ciaj enigmoj.

— De nun mi malpermesas, ke ci ŝin vizitadu. Aŭdante tiun vorton, Fradeko stariĝis palega pro kolero.

— Unue, li diris, per voĉo, kiun li penadis igi kvieta, mi