Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/226

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

neniam akceptas ordonojn venantajn de iu ajn, de ci malpli ankoraŭ ol de alia homo. Poste se pri sinjorino Herbeno ci intencas paroli, mi cin avertas, ke ci diras vantaĵon. Beatrico estas delikata kaj bonedukita virino. Dank’ al mia edziĝo, ŝi fariĝis mia bokuzino. Mi estas tre feliĉa, ĉar mi ŝin konas kaj povas rilati kun ŝi. Se ci ne volas min akompani en vizitoj, kiujn mi intencas fari al ŝi, ci estas libera: mi iros sola.

Aŭdante la decidoplenan kaj malvarme elparolitan respondon de sia edzo, Reĝino sentis, ke ŝi marŝas sur malvera vojo. Pro tio, ŝi subite ŝanĝis sian taktikon. Ŝi sin senvestigis per unu sola ekmovo, rompante laĉojn kaj ŝnuretojn por iri pli rapide, kaj ensaltegis kiel tigrino en la liton, en kiu ŝia edzo jam dormetis.

— Pardonu, karulo, ŝi ekkriis kun larmoplenaj okuloj; pardonu, se mi cin ĉagrenis. Sed mi amas cin: kaj kiam mi vidas, ke alia virino alpaŝas al ci kaj cin amindumas, ha! mi ne scias, kio okazas en mi, sed mi min sentas instigita al la plenumo de krimo.

— Tiaj ideoj estas absurdaj kaj danĝeroplenaj: mi konsilas, ke ci ilin forĵetu, respondis Petro ankoraŭ kolereta pro la ordona voĉtono de Reĝino, feliĉa tamen pro tiu ĵaluzeco kaj pro la pento tiel propramove montrita: ĉar tiuj ambaŭ fariĝoj pruvis la grandecon de ŝia amo.

Do li respondis afable al amaj demandoj, kiujn al li malŝparis lia edzino. Sed ho ve! estis forkurintaj por ĉiam la varmaj brakpremoj kaj la superhomaj ŝmacadoj. Fradeko povis liveri nur komunan konsolon.

Depost unu monato, Reĝino verŝis ebriecon ĝis rando en la plezuran pokalon: nun, ĉar Petro ĝin elĉerpis tutan, li povis trovi en fundo nur unu aferon, la satigon.

Tio, kio incitegis la junan virinon pli ankoraŭ ol la malvarmeco de ŝia edzo, estis lia diskreteco.

Kiam ŝi konsentis edziniĝi kun li, ŝi nutris la malpre-