Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/227

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

cizan esperon, ke Fradeko kaj Herbeno faras unu solan viron. Ŝi kredis, ke la intimeco de la geedza vivo malligos la langon de Petro kaj naskos konfeson. Sed spite ŝiaj diplomataĵoj ŝi ne sukcesis.

Jen per indiferenta mieno ŝi faris al sia edzo pri lia estinta vivo tre malkaŝan kaj tre klaran demandon, al kiu li respondis sen embaraso, redirante la Fradekan historion, kiun ŝi sciis parkere; jen ŝi faris kelkan delikatan kaj diskretan aludon al iu juneca fariĝo, konita nur de ŝi kaj de Fernando. En tiuj okazoj neniam Petro ŝajnis kompreni; neniam li sin perfidis.

Kaj la juna virino interne koleris, pripensante, ke, depost kiam ŝi edziniĝis, ŝi estas ankoraŭ sur la sama loko, kiel en la epoko de gefianĉiĝo, kaj ke ŝi eĉ ne scias laŭ certa maniero, kia estas la viro, kies edzino ŝi fariĝis.

Pro tio, ĉar ŝin instigis la kolerego pro malsukceso kaj la espero al sukceso, ŝi metis malpli kaj malpli da singardo en siajn aludojn al la pasintaj fariĝoj.

Unue ŝi prenis kiel ĝeneralan temon nur la malmulte kompromitantajn memorojn pri ŝia plej maljuna infanaĝo. Sed iom post iom ŝi lasis diveni, ke la simileco de ŝia edzo kun Fernando multege pezis sur ŝia determino. De tio estis facile konkludi, ke la sento, kiun ŝi havis por Herbeno en la pasinta tempo estis certe pli fervora ol tiu, kiun oni havas ĝenerale por simpla bokuzo.

Petro memoru la ardon, kiun ŝi montris, kiam ŝi alsaltis al lia kolo en la glacia groto, li aldonu al tiu montro la dubojn, kiujn li certe sentis pri ŝia virgineco en la unua nokto de ilia geedziĝo, kaj certe la malfeliĉa junulo devos sin demandi, ĉu li ne estas por sia edzino nur la daŭriganto de malnova amkuniĝo.

Kredeble tiaj estis liaj suspektoj, ĉar li volis lumigi al tiu areo kaj peti klarigojn. Sed Reĝino, sentante, ke konfeso estus tro danĝeroplena tiel longe, kiam ŝi ne estos certa pri la personeco de sia edzo, sin ŝirmis malantaŭ malprecizajn frazojn, kaj fine lin frenezigis de