Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/232

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

familio la lokon, kiun la foriro de l’ malfeliĉa Fernando lasis neokupata.

Ĉiuj homoj sciis, ke Maziero estas la baptofilo de sia filiga filo. Pro tio, la formuloj, kiujn oni uzis por Herbeno estis fatale reportitaj al Fradeko. De mateno ĝis vespero interparoladoj inter la junulo kaj la kliento tiel komenciĝis.

— Sinjoro Herbeno, diris la vizitanto, via baptopatro konsilas, ke mi akceptu tiujn kambiojn.

Kaj Petro, ne nur ne protestis, sed kontraŭe respondis simple:

— Li ne povis doni pli saĝan konsilon.

Jen estas kial ian tagon Fradeko, kiu estis priokupata, diris, sin turnante al Maziero:

— Baptopatro, mi ricevis ĉekojn, kiuj ...

Sed rekoninte sian malatentaĵon:

— Ho! sinjoro Maziero, li ekkriis, mi petas de vi pardonon.

Aŭdante tiun vorton, kiu ne sonis plu en liaj oreloj depost tempo jam longa, la maljunulo sin sentis profunde kortuŝita. La sola Fernando ĝin uzis. Kaj denove tiu nomo estis elparolita per voĉo kaj per buŝo, kiuj estis la samaj, kiel la voĉo kaj la buŝo de lia baptofilo.

Dum unu minuto, la bankiero restis senmova, rigardante fikse Petron, sin demandante, ĉu vere ne estas lia filiga filo la viro, kiu staras antaŭ liaj okuloj.

Sed fine li pasigis sian manon sur sia frunto, kvazaŭ li volus forpeli trudeman ideon, kaj respondis dolĉe:

— Vi neniel min ofendis, uzante tiun filan esprimon. Ho ve! estas kredeble, ke la sola homo, kiu havis rajton ĝin uzi, pereis en sia danĝeroplena entrepreno. Sen tio, per unu aŭ per alia maniero li estus trovinta rimedon por nin sciigi pri lia sorto. Vi lin tiel perfekte memorigas, ke en iuj momentoj mi kredas, ke estas li mem vi, kiam vi staras antaŭ mi. Aliparte el du junulinoj, kiujn mi edukis, li edziĝis kun unu; vi unuiĝis kun la alia. Via