Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/233

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

edziĝo vin metas sur la saman rangon kiel lin; vi lin anstataŭas en liaj financaj laboroj; fine vi vin samigas al li laŭ tute identa maniero. Pro tio, dank’ al tiu vorto, kiun antaŭ momento vi preterlasis, la iluzio estis absoluta. Ŝajnis al mi, ke Fernando mem parolas. Jen estas kial vi vidis min konfuzita.

Depost tiu tago la individueco de Fradeko malaperis, vaporiĝis kaj estis anstataŭita de tiu de Herbeno.

La tempo pasis, plifortigante tiun anstataŭigon, ĝin igante ĉiutage pli plena. Maziero, Klozelo, Juliino toleris tiun influon laŭ nesentebla sed neinterrompita maniero.

Certe la socia kaj civila personeco de Petro neniel estis vundita de tiu influo. Oni daŭrigis doni al la junulo lian veran nomon; sed tiu nomo almetiĝis malpli al la vojaĝanto renkontita en Svisujo ol al la malfeliĉa knabo, kiun oni konis depost lia junaĝo, kaj kiun subita katastrofo estis formetinta for de la amikeco de liaj familianoj. Kredeble li estis malviva: tamen speco de revivigo lin revenigis en la familian hejmon.

Evidente neniu estis trompita de tiu kaŝita laboro de anstataŭigo, en kiu la racio neniel partoprenis. Tamen spite pruvoj, faktoj, rezonoj, tiu laboro tute farita de la sola sento senhalte plenumiĝis. Fradeko restis ĉiam Fradeko, neatakebla kaj neatakita; sed Fradeke li restis nekonita kaj indiferentiga. Tiu, kiu partoprenis la familion, kiun oni estimis, kiun oni amis, ne estis Petro sed Fernando.

Pro tio, per logika konsekvenco, oni ne parolis plu aŭ preskaŭ plu pri la malfeliĉa ekzilito.

Jam neniu tago pasis, en kiu unu aŭ alia ne faris unu el tiuj demandoj:

— Kie li estas? Kion li faras? Ĉu li vivas ankoraŭ?

Hodiaŭ, kvankam la amemo, kiun oni sentis al li, estis tiel arda kiel en la pasinta tempo, tamen nekonscie oni juĝis neutile reaperigi memoron, kiu ne havis plu moti-